Elfriede Ernst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elfriede ERNST)

Elfriede ERNST (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1910, mortis la 25-an de junio 2006) estis belga honora membrino de UEA.

Ŝi naskiĝis en Aŭstrio. Jam en 1936 ŝi estis helpanto ĉe la 28-a UK en Vieno, poste sekvis 33 pluaj UK-oj, inkluzive la Tamperea, kiam ŝi ricevis la honoran membrecon.

Avertite, ke la nazioj malpermesos Esperanton en Aŭstrio, ŝi translokiĝis al Bruselo kaj tuj aliĝis al la Esperanto-grupo tie. Tra jardekoj ŝi servis kiel kursgvidanto, protokolanto kaj sekretario. Ŝi estis membro de UEA dum pluraj jardekoj, regula ano de la Societo Zamenhof (ekde 1975) kaj unu el la plej malavaraj apogantoj en Esperantujo, kiu en multaj okazoj mecenate subtenis la belgan kaj la internacian Esperanto-movadojn. En la Centra Oficejo de UEA la grafikejo nomiĝas Ĉambro Elfriede Ernst kaj la Fondaĵo Ernst, kiun ŝi financis, portas ŝian nomon.

Ŝi financis ankaŭ Esperanto-eldonon de la romano Amo kaj morto en Balio de la aŭstra verkistino Vicki Baum.