Eliŝa
| Eliŝa | |
|---|---|
| Biblia persono | |
| homa biblia persono | |
| Verko | Korano 1-a libro de la Reĝoj 2-a libro de la Reĝoj |
| Informoj | |
| Eble sama | Eliŝa laŭ Islamo |
| Sekso | vira |
| Nacieco | Izraela reĝlando |
| Religio | Jahveismo |
| Okupo | miraklisto • predikisto |
| Patro | Shaphat |
Eliŝa (hebree אֱלִישָׁע ʾĔlîšāʿ, "Dio helpas"; greke Ἐλισαῖος Elisaîos, latine Elisaeus, tiel en iuj romanidaj lingvoj Eliseo) estis juda profeto en la norda izraela reĝlando. La rakontoj pri li troviĝas en la Biblio en la 2-a libro de la Reĝoj, disigitaj inter 2 reĝ 2 kaj 2 reĝ 14. Tiel, Eliŝa regis dum la regadoj de tri reĝoj: Joram (יורם), Jehu (יהוא) kaj lia filo Joahaz (יהואחז). Li ankaŭ estas menciita en la Korano en surao 6, kaj estas konsiderata en islamo kiel la profeto al-Yasa aŭ Aljasa (skribita arabe الْيَسَع, al-Yasaʿ).

Eliŝa konsideriĝas ankaŭ kristana sanktulo laŭ la katolika eklezio, kiu festas lin la 14-an de junio. La plej multaj aliaj kristanaj eklezioj same festas memortagon pri li, sed konsideras lin simple profeto, ne sanktulo: la luterana, ortodoksa kaj kopta festotago same estas la 14-a de junio, nur la armena festotago estas tri tagojn pli poste la 17-an de junio.

