Elif Shafak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elif Shafak
ElifShafak Ask EbruBilun Wiki.jpg
Persona informo
Elif Şafak
Naskiĝo 25-an de oktobro 1971 (1971-10-25) (51-jara)
en Strasburgo, Flag of France (1958–1976).svg Francio
Lingvoj anglaturka [#]
Ŝtataneco Turkio [#]
Alma mater Middle East Technical University Faculty of Economics and Administrative Sciences • Mez-Orienta Teknika Universitato [#]
Familio
Patro Nuri Bilgin [#]
Edz(in)o Eyüp Can [#]
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • ĵurnalisto • partoprenanto de internacia forumo [#]
Verkado
Verkoj The Forty Rules of Love ❦
Havva'nın Üç Kızı [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Elif ŜAFAK (turke: Elif Şafak;‏ naskiĝis kiel Alif Bilgin la 25-an de oktobro 1971 en Strasburgo, Francio) estas turka-brita romanisto, eseisto, publika parolanto, politika aktivulo kaj verkisto, kiu verkas en la turka kaj la angla.

Aktuale en 2022, Ŝafak estas la verkinto de 14 libroj, el kiuj 9 estas romanoj.

Kiam ŝi komencis verki ŝi decidis kombini la nomon de sia patrino, Ŝafak, kiu signifas "tagiĝo" kun sia propra nomo por krei plumnomon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝafak naskiĝis al filozofa patro kaj diplomata patrino. Kiel infano, ŝiaj gepatroj disiĝis kaj Ŝafak estis kreskigita fare de ŝia patrino sole, kiun ŝi asertas influis ŝian verkadon. Ŝi pasigis ŝiajn adoleskojarojn en Madrido kaj Amano kaj tiam revenis al Turkio. Poste ŝi vivis en multaj aliaj lokoj tra la mondo.

Ŝafak estas edziĝinta kaj patrino de du infanoj kaj nuntempe dividas sian tempon inter Londono kaj Istanbulo. Ŝi vidas sin kiel feministo kaj multe protestas kontraŭ diskriminacio de virinoj en Turkio, same kiel kontraŭ GLAT-diskriminacio.

Ŝiaj libroj gajnis plurajn premiojn en Turkio kaj estis nomumitaj por internaciaj premioj kiel ekzemple la Sendependa Premio, la premio Baileys por fikcio fare de Virinoj, la irlanda IMPAC premio, kaj aliaj.

Sekve de ŝian libron "La Bastardo de Istanbulo", kiu traktas la armenan genocidon, Ŝafak estis procesigita en Turkio por "vundi la sentojn de la turka popolo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]