Elina Pohjanpää

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elina Pohjanpää
Persona informo
Naskonomo Armi Elina Annikki Pohjanpää
Naskiĝo 8-an de aprilo 1933 (1933-04-08)
en Helsinko
Morto 13-an de januaro 1996 (1996-01-13) (62-jaraĝa)
en Surgical Hospital, Helsinko
Mortokialo buŝa kancero
Tombo Tombejo Hietaniemi
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Helsingin Suomalainen Yhteiskoulu
Familio
Patro Arvi Pohjanpää
Edz(in)o Pentti Siimes
Infanoj Paula Siimes • Tarja Siimes
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Armi Elina Annikki POHJANPÄÄ (8-a de aprilo 1933 en Helsinko13-a de januaro 1996 en Helsinko) estis finna aktoro. Ŝi estis en 1950-aj kaj 1960-aj jaroj unu de la plej popularaj filmaktoroj en sia lando. Ŝi aktoris ekzemple en filmoj de entreprenoj Fennada-filmi kaj Suomen filmiteollisuus. Unuan fojon en filmo Pohjanpää aktoris en 1950 en filmo Amor hoi!. Ŝi aktoris ankaŭ proksimume kvardek jarojN en urboteatro de Helsinko. Pohjanpää laboris ankaŭ eN muzika teatro. Filmoj, kie ŝi aktoras, estas ekzemple komedio Rakas varkaani, dramo Juha, soldata farso Tyttö lähtee kasarmiin kaj krima filmo Komisario Palmun erehdys. En 1952 ŝi komencis aktori en urbteatrejo de Kotka. Ŝia edzo estis Pentti Siimes ekde 1956. Ili havas tri filinojn, el kiuj Tarja kaj Paula estas aktoroj Ŝi estis multflanka aktoro, kaj feminECa, sprita komikisto kaj bona dramaktoro.