Elinor Donahue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elinor Donahue
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1937 (1937-04-19) (86-jaraĝa)
en Tacoma
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1942– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mary Eleanor DONAHUE (naskita 1937, listigita kiel Elinor Donahue) estas usona aktorino.

Ŝi komencis sian karieron kiel infano dancante en vodevilo. En kino Eleanor debutis per Mister Big en 1943. Ŝi estis infanaktorino en multaj kinfilmoj kiel Bowery to Broadway, And Now Tomorrow, Winter Wonderland, The Unfinished Dance, Three Daring Daughters kaj Tenth Avenue Angel. Kiel adoleskantino en 1950-aj jaroj ŝi aperis en kinfilmoj kiel Singing Guns, The Happy Years, Love Is Better Than Ever.

Donahue debutis en televido per Schlitz Playhouse of Stars en 1952 kaj poste ŝi laboris en televidserioj Father Knows Best, Dennis the Menace, Have Gun - Will Travel, Dr. Kildare, The Virginian, Many Happy Returns, Star Trek kaj The Flying Nun inter aliaj krom en kinfilmoj Imitation of Life kaj Girls Town.

Dum 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ŝi aperis en televidaĵoj Gidget Gets Married, Police Woman, The Rookies, The Odd Couple, Petrocelli, S.W.A.T., The Father Knows Best Reunion, Mulligan's Stew, Police Story, Barnaby Jones, CHiPs, Condominium, Fantasy Island, The Dukes of Hazzard, High School U.S.A., Days of Our Lives, Riptide, The Love Boat, The New Adventures of Beans Baxter, The Golden Girls ktp.

En 1990 ŝi reaperis en kino per Pretty Woman, poste ŝi aperis en kinfilmo Freddy's Dead: The Final Nightmare krom en televidaĵoj Murder, She Wrote, Get a Life, Friends kaj Dr. Quinn, Medicine Woman, inter aliaj. Ŝi komencis karieron kiel voĉaktorino per The Legend of Prince Valiant (1993) kaj daŭrigis ĝin per Biker Mice from Mars kaj Eek! the Cat.

Elinor en la 21-a jarcento aperis en kinfilmo The Princess Diaries 2: Royal Engagement kaj en televidserioj Cold Case kaj The Young and the Restless.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]