Elio Migliorini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elio Migliorini
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1902 (1902-03-09)
en Rovigo
Morto 7-an de decembro 1988 (1988-12-07) (86-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj Esperantoitala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Memorigilo Elio Migliorini
Familio
Frat(in)o Bruno Migliorini
Okupo
Okupo geografoesperantisto
vdr

Elio MIGLIORINI (naskiĝis la 9-an de marto 1902 en Rovigo, mortis la 7-an de decembro 1988 en Romo) estis unu el la "kaŝitaj kolonoj" de la itala Esperanto-movado.

Li estis eminenta geografo, doktoro, helpanto ĉe Geografia Instituto de Roma Universitato, interalie membro de la itala scienca akademio kaj profesoro en la roma universitato.

Migliorini lernis Esperanton en 1914. Kun sia frato, la lingvisto Bruno, li aŭtoris Esperanto-legolibron, kiu trairis ses eldonojn ekde 1925. Li krome tradukis kaj verkis pri la historio de la itala movado. Dum pli ol sesdek jaroj Elio Migliorini estis delegito aŭ fakdelegito en Romo kaj Napolo. Li kunlaboris en italaj Esperanto-gazetoj, kaj rolis kiel delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Romo de 1922.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanta Legolibro
  • 1982: Pionieri dell'Esperanto in Italia. Roma 1982, 31 p. (itallingva broŝuro kun mallongaj biografioj en la stilo de la Enciklopedio de Esperanto)
  • 1988: L'Esperanto a Roma (1887-1936). Roma 1988, 8 p.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]