Eliot Spitzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eliot Spitzer
gubernatoro de Novjorkio
gubernatoro de Novjorkio
Persona informo
Naskiĝo 10-a de junio 1959
en Bronkso, Novjorkio, Usono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater jura altlernejo Harvard • Horace Mann School • Princeton School of Public and International Affairs • Universitato Princeton
Subskribo Eliot Spitzer
Familio
Patro Bernard Spitzer
Edz(in)o Silda Wall Spitzer
Infanoj 3
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

Eliot Laurence SPITZER (nask. la 10-an de junio, 1959) estas politikisto de la Usona Demokrata Partio. Li servas kiel gubernatoro de Novjorkio de januaro 2007 kaj anoncis la 12-an de marto, 2008, ke li intencas resigni lundon la 17-an de marto, 2008. Antaŭ esti elektita gubernatoro, li servis kiel la Subŝtata Ĝenerala Advokato.

Spitzer naskiĝis kaj kreskiĝis en la sekcio de Novjorko la Bronx. Li diplomiĝis ĉe la Universitato Princeton kaj studis ĉe la Universitato Harvard por sia dimplomo en leĝo. Tie li renkontis sian estontan edzinon, Silda Wall Spitzer, kiu poste fondis la senprofita organizo Children for Children (Infanoj por Infanoj). Post kiam li perlaboris sian domplomon Juris Doctor, li membriĝis al la leĝa firmo de Paul, Weiss, Rifkind, Wharton, kaj Garrison. Du jaroj poste li membriĝis al la oficejo de la Distrikta Advokato de Manhattan, kiun gvidis Robert M. Morgenthau, por kontraŭbatali organizitan krimon. En 1992, li komencis leĝan esploron, kiu haltigis la kontrolon de la familio Gambino super la industrioj vestaj kaj kamionaj. Dum la sekvantaj ses jaroj, li laboris ĉe la leĝaj firmoj de Skadden, Arps, Slate, Meagher, kaj Flom kaj Constantine kaj kunlaborantoj.

En 1998, li venkis la Respublikanan Dennis Vacco de malgranda marĝeno kaj elektiĝis kiel la Subŝtata Ĝenerala Advokato de Novjorkio. Lia kampajno estis parte fondusita de prunto de lia patro de multaj milionoj da doloroj. Kiel ĝenerala advokato, Spitzer prenis kazojn rilatantajn al korporata krimo, trompaĵo, kaj natura protekto. Li plej fame prenis kazojn kontraŭ korporacioj engaĝantaj en la skandalo pri reciprokaj fondusoj de 2003 kaj komputilĉipprezregado kaj invest-bankstokprezŝveligo. Li ankaŭ procesis kontraŭ Richard Grasso, antaŭa prezidanto de la Stok-Interŝanĝo de Novjorkio, dirante, ke li malleĝe sciigis la tabulo de reĝisoroj pri sia rekompenca enpako, kiu superis 140 milionojn da doloroj.

En 2006, Spitzer elektiĝis kiel gubernatoro de Novjorkio post kiam li venkis la Respublikanon John Fasso en la novembra elekto. Dum sia tempo en ofico, li proponis leĝproponon, kiu estus laŭleĝiginta samseksa edzigo en Novjorkio kaj sendis gubernatoran ordonon permesantan al senleĝa migrantoj veturig-licencojn. Ĉi tiu ordono allogis polemikon. En julio de 2007, lia administrato estis admonita pro sia komando al la Subŝtata Policio registri la lokojn de la eksa plejmultestro de la Novjorkia Subŝtata Senato, Joseph L. Bruno.

En marto de 2008, Spitzer konfesis, ke li malbonfaris, post kiam la New York Times raportis, ke li estas ligita al prostituada ringo sub esploro de la federala registaro. La 12-an de marto, 2008, Spitzer anoncis sian rezignon kiel gubernatoro de Novjorkio, kiu estis oficiala la 17-an de marto.