Elipso (lingvo kaj literaturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En gramatiko, elipso signifas forigon de unu aŭ kelkaj vortoj, kiujn oni ne juĝas nepre necesaj por la kompreno. Ekzemple de jam dirita subjekto: "Mi ne planis, ke tion diros tiom malĝentile".

Elipso en la literaturo[redakti | redakti fonton]

En literaturo estas forigo de vortoj, frazoj aŭ eĉ tuta ero de rakonto kiam oni supozas ke la leganto povas plenigi tiun truon aŭ eĉ esti ŝokita ĉu de tiu apero ĉu de tiu malapero, ekzemple la amoraj momentoj en romanoj. Ekzemple oni povus citi interesan rakontaĵon de romano Vojaĝo al Kazohinio de Sandor Szathmari:

"La hino foriris, Zolema deklinis la liton el la muro, malligis siajn robojn kaj, sen iu ajn enkonduko, ŝi ĵetis sin al miaj brakoj per tiom da ardo, ke mi devas eviti la detalan priskribon." (p. 122)

Ĉi tie la aŭtoro mem agnoskas la rimedon kaj ironie konfesas uzi ĝin.


Nuvola apps ksig.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Literaturo