Elisabeth Ahnert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La famekonata Bayeux-tapiŝo, je kiu orientiĝis Ahnert.
Konstruaĵo en kiu okazis la ekspozicioj de la opozicia erfurta Ateliergrupo; unufoje elmontris kaj Ahnert siajn verkojn surloke.

Elisabeth AHNERT (naskiĝinta en la 4-a de oktobro 1885 en Chemnitz, mortinta en la 3-a de septembro 1966 en Ehrenfriedersdorf) estis germana pentristino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi jam kiel lernantino trejnitis fare de Martha Schrag (1870-1957) kaj pentrade kaj desegnade. De 1908-12 ŝi frekventis la Reĝan-saksan lernejon pri arta metiado en Dresdeno ĉe Max Frey (klaso por grafikoj) kaj ĉe Margarete Junge (klaso por modo kaj virinaj amatoraj pinglolaboroj).

En la 1912-a jaro ŝi edziniĝis al Artur Ahnert (1885-1927). De 1912-45 ŝi estis liberprofesia artistino en Dresdeno, antaŭ ŝi transloĝiĝis en la Ercmontaron.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ahnert apartenas al la plej gravaj germanaj artistinoj de la 20-a jc, tamen ŝi ne estas tiom konata kiel ekz. Paula Modersohn-Becker, Gabriele MünterKäthe Kollwitz. Ŝi laboris ercmontare dum la GDR-tempo kaj ne aliĝis al la oficiala artista movado. Sekvis de tio ke nur fakuloj hodiaŭ scias pri ŝia verkaro, dum la granda publiko ankoraŭ nun malkonas ŝiajn talentojn.

Alia kaŭzo estas verŝajne, ke ŝia verko ne je la unua rigardo jam eksplikas sin al la observanto. Ŝiaj verkoj aspektas trankvilaj, retiritaj, kvazaŭ prudaj-rompeblaj kaj nekredeble delikataj. Pentritis ili per tuĉo kaj akvarelaj koloroj aŭ silkpaperoj - sed uzitis ankaŭ enpakpaperetoj de bombonoj, marmorumitaj paperoj por librobindaĵoj aŭ trovitaĵoj el revuoj. Tiel fariĝis krom grafikaj verkoj, akvareloj aŭ guaŝaj pentradoj ankaŭ multe da muntobildoj.

Ŝiaj surtekstilaj verkoj povas esti dividitaj en du grupoj: la bildbrodaĵoj (Bildstickereien) kaj la aplikitaĵoj (Applikationen). De tempo al tempo ambaŭ unuiĝas, kiam ŝi uzis stilkudrerojn kaj la liberajn brodkudrerojn por grafika prilaborado de kunkudritaj tolaĵeroj.

Malofte ŝi prenis krucan kudreron kaj neniam ŝi kovris la tutan bildspacon per brodado. Male, la ŝtofo kiel brodgrundo ĉiam konservas sian kvaliton imagan kaj integriĝas en la kompozitaĵo kolortipe kaj space. Nuraj bildbroditaĵoj maloftas - kialo por ankoraŭ plialtigi ilian valoron por la kompleta verkaro de la artistino.

Temoj[redakti | redakti fonton]

Kovras la verkoj temojn kiel: pejzaĝoj, ĝardenoj, parkoj, internoj, knabinoj, virinoj, kristanaj motivoj. La koloroj estas normale malvarmaj kaj paŝtelaj-modestaj, sed ili ankaŭ povas brili kelkfoje. Modelojn ŝi prenis kaj el la mezepoka arto (ekz. Tapiŝo de Bayeux), el la renesanca (ekz. la freskoj de Fra Angelico en la monakejo Sankta Marteno en Florenco), el la samtempa (Paul Klee, Paula Modersohn-Becker, Georges Braque, Pablo Picasso). Videblas ankaŭ proksimeco al Marc Chagall per la kombino de la sonĝoza kun la ŝvebozo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Antje Vanhoefen: Ein Engel führte ihre Hand (=broŝuro por ekspozicio en la Kastela Muzeo (Arnstadt) (28.4.-28.5.2014), eldonis Kulturbetrieb der Stadt Arnstadt, 2013.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hebecker/Heise (eld.), Elisabeth Ahnert, Katalog zur Ausstellung im Leonhardi-Museum Dresden, Erfurt 2007
  • Martin Papenbrock, Gabriele Saure (eld.): Kunst des frühen 20. Jahrhunderts in deutschen Ausstellungen : Teil 2. Antifaschistische Künstler/innen in Ausstellungen der SBZ und der DDR. Verlag und Datenbank für Geisteswissenschaften, Weimar 2000, ISBN 3-89739-040-X
  • "Ahnert, Elisabeth". En: Hans Vollmer: Allgemeines Lexikon der bildenden Künstler des XX. Jahrhunderts, Bd. 1. E. A. Seemann, Leipzig 1953, p. 17

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]