Elisabeth Schwarzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elisabeth Schwarzer
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1959 (1959-02-21) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Elisabeth Schwarzer (naskiĝis la 21-an de februaro 1959) estas germana esperantistino kaj etnologo. En la 1980-aj jaroj, ŝi aktivis en Germana Esperanto-Junularo kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, ĉefe kiel estraranino en ties Komisionoj pri Eksteraj Rilatoj, kaj reprezentis la Esperanto-movadon en multaj internaciaj kunvenoj de sociaj organizaĵoj. Krome, ŝi kunorganizis plurajn Internaciajn Seminariojn de GEJ kaj inter la jaroj 1989 kaj 1998 estis komitatanino de UEA. Pasinte siajn lernejajn jarojn en Gronau kaj studinte etnologion en la Libera Universitato Berlino, ŝi plu vivas en Berlino.