Elisabeth Wunderlich
Aspekto
| Elisabeth Wunderlich | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 6-an de septembro 1889 |
| Morto | nekonata |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Elisabeth WUNDERLICH estis germana esperantistino kaj sekretariino, kiu naskiĝis la 6-an de septembro 1889 en Dresdeno, kaj mortis je nekonata dato, tamen plej laste en la 1980-aj jaroj. 1910-17 en la Germana Esperanto-Librejo en Leipzig. 1921-29 oficistino en la Esperanto-fako de la Lepsika foiro. 1918-20 sekretariino en la Saksa Esperanto-Instituto, de 1923 ĉe la Esperanto-Instituto por la Germana Regno. Ŝia tasko: administrado de la Reĝa Saksa Esperanto-Biblioteko; prilaborado de diversaj statistikoj (ekz. la tutmonda statistiko en 1928); vasta korespondado. La Enciklopedio de Esperanto de 1934 karakterizis ŝin per la vortoj "preciza laboro, nelacigebla diligento".

