Elisabeth van Veenendaal
Aspekto
| Elisabeth van Veenendaal-Bouwes | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Elisabeth Bouwes |
| Naskiĝo | 16-an de novembro 1897 |
| Morto | 21-an de aprilo 1966 (68-jaraĝa) en Limmen, |
| Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
| Nacieco | nederlandano |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
| Familio | |
| Edz(in)o | Cornelis Josinus van Veenendaal (1918–) |
| Infano | Jenneke van Veenendaal |
| Okupo | |
| Okupo | instruisto esperantisto |
Elisabeth VAN VEENENDAAL-BOUWES (naskiĝis la 16-an de novembro 1897 en Edamo, Nederlando; mortis la 21-an de aprilo 1966 en Limmen, Nederlando) estis nederlanda esperantistino kaj instruistino, kiu kun sia edzo Cornelis Josinus van Veenendaal en 1938 organizis en Groet la 1-a Internacian Junular-kunvenon (IJK), dum kiu fondiĝis la Tutmonda Junular-Organizo (TJO, poste TEJO). Ŝi estis estrarano de TJO, kaj en 1947 ŝi estis nomumita honora Prezidanto.[1]
Dum la 93-a UK en Roterdamo, la ĉambro en apuda konstruaĵo kie okazis la Junulara Programo de la UK honore al ŝi portis la nomon van Veenendaal.

