Elisenda de Montcada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elisenda de Montcada
Reĝedzino de la Kronlando de Aragono
Figuro sur tombo de Elisenda de Montcada
Regado 1322-1327
Kronado 25-a de decembro 1322
Persona informo
Naskiĝo 1292
en Aitona
Morto la 19-an de julio 1364
en Barcelono
Tombo Monaĥejo de Pedralbes
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Aragonio vd
Familio
Dinastio Familio Montcada
Patro Pere la 2-a de Montcada
Patrino Elisenda de Pinós
Gefratoj Gastó de Montcada • Ot de Montcada i de Pinós • Guglielmo Raimondo I Moncada • Pietro di Moncada vd
Edz(in)o Jakobo la 2-a
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elisenda de Montcada, plennome Elisenda de Moncada y LunaElisenda de Montcada Pinós[1](naskiĝis en 1292 en Aitona, mortis la 19-an de julio 1364 en Pedralbes),[2] estis reĝedzino de la Kronlando de Aragono. La 25-an de decembro 1322 ŝi fariĝis la kvara kaj lasta edzino de la reĝo Jakobo la 2-a, post la morto de Maria de Kipro.[3][4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juneco kaj edziniĝo kun Jakobo la 2-a[redakti | redakti fonton]

Elisenda estis la filino de la seneskalo Pere la 2-a de Montcada, sinjoro de la Baronejo de Aitona, kaj de lia dua edzino, Elisenda de Pinós.[5] Ŝi apartenis al unu el la plej noblaj familioj de Katalunio, de la familio Montcada, tre proksima al la monarkio. Elisenda havis du fratojn: Ot, kiu estis la baptopatro de la estonta Petro la 4-a de Aragono, kaj Gastó, kiu estis elektita unua episkopo de Huesca kaj poste de Ĝirono. La geedziĝo de Elisenda kun la reĝo estis oportuna por la rilatoj inter la reĝo kaj la malsupra branĉo de la potenca klano de Montcada.[1]

Kiam la reĝo Jakobo la 2-a restis vidva de sia tria edzino, Maria de Kipro, li rapidis edziĝi denove. Nur unu monaton post la morto de la reĝino li turnis sin al kardinalo Túscul por ke li estu lia peranto ĉe la papo Johano la 22-a por akiri permeson de samsangeco je tria aŭ kvara grado por aranĝi novan geedziĝon. Interese, la reĝo ne indikis la nomon de la elektita, sed tiu estis Elisenda de Montcada. La monarko ŝajnis tre firma en la decido kaj li entreprenis la procedurojn sen kaŝi ke li volis rapidi.

La edziniĝo kun Jakobo la Justa okazis en Taragono la tagon de Kristnasko 1322. La reĝo dotis la edzinon per la rentoj de Berga, Burriana, Tortosa, Morella, Torroella de Montgrí kaj Pals, kaj la plejaĝan fraton per tiuj de la vilaĝoj de Serós kaj Mequinenza. Ŝi estis 30-jara kaj li, kiu estis vidvo de Maria de Kipro, estis 55-jaraĝa. Ili ekloĝis en la reĝa palaco de Barcelono kaj havis relative trankvilan vivon. Ŝi intervenis en la aferoj de la ŝtato donante konsilojn kiel faris la aliaj reĝinoj. Ŝi estis favora al la nepo de Jakobo la 2-a, la estonta Petro la Ceremonia, pro kio li ĉiam dankis al ŝi. La reĝino estis matura, edukita, bela kaj tre pia virino, danke al kio la ĉiutaga vivo en la reĝa kortego estis agrabla, malgraŭ la rigideco kaj severeco de Jakobo la 2-a.[1]

Skribis Jesús Ernest Martínez Ferrando:

Citaĵo
 Elisenda, per siaj virinaj kvalitoj, per sia delikata religiemo, estis la plej bona sedativo kiun povus trovi la monarko en la amareco de siaj lastaj jaroj; la dialogo kun la sindonema edzino mildigis liajn horojn de spirita kaj fizika torturo; oni ja povas diri ke Elisenda helpis al Jakobo la 2-a «bone morti». Dum la morto alproksimiĝis -kiel observas la menciita biografiisto-, establiĝis inter la geedzoj «reciproka religia ĝojo». 
— Martínez Ferrando, J. E. (1953)., Biografia de Elisenda de Montcada “Regina de Pedralbes”. Barcelono: Ayuntamiento.

La nova reĝino, kiu havis en Tortosa la centron de sia doto kaj en kies kastelo restadis longan tempon siaj antaŭulinoj, la reĝinoj Blanka de Napolo kaj Maria de Kipro, tamen elektis Barcelonon kaj ĝian palacon (Palacio Real Mayor) kiel kutiman restadejon. Tie ŝi pasigis sian vivon. Ĉar ili ne havis infanojn kaj la reĝo subite fariĝis malsana, Elisenda dediĉis sian vivon al li, kaj ankaŭ al religiaj praktikoj kaj ekzerco de karitato.

Konstruo de la monaĥejo de Pedralbes[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo de Pedralbes

La reĝo en sia testamento, kiun li redaktis kelkajn monatojn antaŭ sia morto, ratifis, interalie, la dotojn en rentoj faritaj al sia edzino. Krom tio, li lasis al ŝi la oran kronon kiun li aĉetis al ŝi en la momento de la geedziĝo kaj multajn aliajn juvelojn, belajn ŝtofojn kaj ornamaĵojn de tablo kia servico prilaborita el oro kaj arĝento.[1]

Kiam Elisenda esprimis sian deziron fondi monaĥejon de Klaraninaj monaĥinoj apud Barcelono, la reĝo rapidis kontentigi ŝin, kvankam jam ekzistis en Vilafranca del Penedès monaĥinejo de Klaraninoj fondita de Blanka de Anĵuo, la unua edzino de la monarko. Li nur metis unu kondiĉon: ke la monaĥejo estu starigita en honoro de la Patrino de Dio. Unue oni elektis la lokon de Valldaura, inter Cerdanyola kaj Moncada, sed poste oni elektis lokon nomitan Pedralbes pro la kvanto de blankaj ŝtonoj ekstraktitaj el ŝtonminejo tie ekzistanta. Demarŝoj kaj konstrulaboroj progresis rapide. Eble Jakobo la 2-a antaŭvidis sian morton kaj volis ke la mistika iluzio de sia edzino fariĝu realaĵo kiel eble plej rapide. En 1326 Elisenda fondis kaj dotis la monaĥejon de Klaraninaj monaĥinoj de Pedralbes (Barcelono). La 3-an de majo 1327 dek kvar monaĥinoj eniris la monaĥejon kaj elektis la unuan abatinon, Sobirana d'Olzet.[1]

Pentraĵoj en Kapelo Sankta Miquel

La saman jaron, fariĝinte vidvino, Elisenda retiriĝis dum 37 jaroj en palaceto najbara al la monaĥejo, kie ŝi estis entombigita. Kvankam ŝi neniam estis monaĥino, la akto de fondo dotis ŝin per larĝaj povoj super la interna funkciado de la monaĥejo, promociante la artojn, kiel ekzemple de la pentraĵoj en Kapelo Sankta Miquel, komisiitaj fare de la abatino Francesca Saportella, nevino de Elisenda.[6] Malgraŭ sia enfermiĝo, ŝi partoprenis en kelkaj oficialaj eventoj, kiel la translokigo de la restaĵoj de Sankta Eŭlalia al la katedralo de Barcelono, kie ŝi akompanis Maria de Navaro, la edzinon de Petro la Ceremonia kaj Konstanca, la edzinon de Jakobo la 3-a de Majorko. Ŝi diktis testamenton la 11-an de aprilo 1364 kaj mortis la 19-an de julio de la sama jaro.[7]

La vidva reĝino ordonis ke palaceto estu konstruita apud la monaĥejo de Pedralbes, tute aparte de ĝi. Ŝi vivis tie 37 jarojn. Dum tiuj jaroj ŝia intenco estis maksimume favorigi la monaĥejon por ke ĝi ne troviĝu, kiam ŝi estos mortinta, en ekonomiaj malfacilaĵoj, io sufiĉe komuna en monaĥinejoj. La reĝaj donacoj preskaŭ dronis la franciskanan spiriton de la konventa vivo. Ŝi mastrumis la konstruon kaj ornamon de la konstruaĵo. Pentristoj, kiel Ferrer Bassa aŭ la fratoj Serra, estis dungitaj por ornami la monaĥejon.[1]

Morto kaj tombo[redakti | redakti fonton]

Flanko de la tombo de Elisenda de Montcada kiel reĝino
Flanko de la tombo de Elisenda de Montcada kiel Klaranina monaĥino

Elisenda mortis la 19-an de julio 1364. Ŝi lasis kiel heredanton la monaĥejon, krom kelkaj posedaĵoj destinitaj al institucioj, familianoj aŭ konatoj. Ŝi postulis ke oni malkonstruu la palaceton kie ŝi vivis, kio estis tuj farita. La inventaro de ŝia ĉambro montris la simplecon en kiu ŝi vivis, malgraŭ la juveloj kaj fajnaj ŝtofoj kiujn ŝi donis. La tombo de la reĝino situas ĉe la muro kiu apartigas la preĝejon disde la klostro, tiamaniere ke parto de la monumento troviĝas interne de la preĝejo kaj parto en la klostro. La tombo estas belega verko de kataluna Gotiko, estante sur la preĝeja flanko Elisenda vestita kiel reĝino kaj sur la klostra flanko vestita kiel pentofarantino.[8]

En la videbla parto de la preĝejo la kuŝanta figuro de la reĝino troviĝas vestita en gloro kun krono, kaj sur la flanko de la kostro ŝi surportas aŭsteran kostumon de vidvino aŭ monaĥino, kio klare indikas la duoblan vivon de tiu virino. Ŝi ĝuis famon de bona persono, amanta la familion, atenta al ĉiuj kaj precipe konscia de ĉio sur la tero. Tiu virto plej multe plaĉis al siaj regatoj.[1] Unu el ŝiaj portretoj formas parton de la "Galerio de Famaj Katalunoj" de la Urbodomo de Barcelono.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Diccionari Biogràfic de Dones (katalune). 448.
  2. Barriga i Perez, Francesc (1 de februaro de 2009). Elisenda de Montcada (katalune). CATALINA. Arkivita el la originalo je 2009-02-28. Alirita 17 de junio 2011.
  3. Hinojosa Montalvo, José. Jaime II el Justo (1267?-1327). Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes. Alirita 17 de junio 2011.
  4. Albertí i Casas 2007, p. 87-93.
  5. Castellano Tresserra 1998, p. 29.
  6. Sanpere i Miquel 1921, p. 184.
  7. Sanjust i Latorre 2009, p. 25.
  8. Albertí i Casas 2007, p. 93.
  9. Agustí Duran i Sanpere: La galeria de catalans il·lustres, en Barcelona i la seva història. L'art i la cultura. Barcelono: Curial, 1975 pp. 458-461

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Elisenda de Moncada en la hispana Vikipedio.