Elitismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elitismo estas la kredo aŭ nocio ke individuoj kiuj formas eliton — nome elektita grupo de personoj perceptitaj kiel havantaj esencan kvaliton, altan intelekton, riĉon, specialajn kapablojn, aŭ spertojn — estas pli pretaj konstrui socion kiel tuto, kaj tial ili meritas influon aŭ aŭtoritato pli grandan ol tiu de aliuloj.[1] La termino elitismo povas esti uzata por priskribi situacion en kiu povo estas koncentrata en la manoj de limigita nombro de personoj. Malo de elitismo povas esti egalismo, populismo, kaj la politika teorio de "plurismo".

"Elita teorio" estas la sociologia aŭ politikscienca analizo de la elita influo super la socio: elit-teoriuloj rigardas plurismon kiel utopia idealo.

Elitismo estas tre rilata al la koncepto de socia klaso kaj al tio kion la sociologoj nomas "socia tavoligo". En modernaj okcidentaj socioj, socia tavoligo estas tipe difinita en terminoj de tri distingitaj sociaj klasoj: nome supra klaso, meza klaso, kaj malalta klaso.[2]

La termino elitismo estas uzata foje por indiki situaciojn en kiu grupo de personoj postulas posedon de altaj kapabloj aŭ simple "en-grupo" aŭ kadro garantias al ili kromajn privilegiojn malprofite al aliuloj. Tiu formo de elitismo povas esti priskribita kiel diskriminacio.[3][1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 elitist | Definition of elitist in English by Oxford Dictionaries. Arkivita el la originalo je 2016-09-25. Alirita 4a de Marto, 2019. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-06. Alirita 2021-04-11.
  2. Saunders, Peter. (1990) Social Class and Stratification. Routledge. ISBN 978-0-415-04125-6.
  3. Field, G. Lowell. (14a de Oktobro, 2013) Elitism (Routledge Revivals) (angle). Routledge. ISBN 9781135092214.