Elizabeta Gabriela de Bavario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Elizabeta Gabriela de Bavario
reĝedzino de Belgio
Elisabeth of Belgium.jpg
Royal Monogram of Queen Elisabeth of Belgium.svg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1876 (1876-07-25)
en Possenhofen
Morto 23-an de novembro 1965 (1965-11-23) (89-jara)
en Bruselo
Mortis pro kardivaskulsistema malsano [#]
Tombo Preĝejo de Nia Sinjorino, Laken [#]
Lingvoj germana franca [#]
Ŝtataneco Belgio [#]
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj [#]
Patro Karl Theodor, Duke in Bavaria [#]
Patrino Infanta Maria Josepha of Portugal [#]
Gefratoj Duchess Marie Gabrielle in Bavaria • Duchess Amalie in Bavaria • Duchess Sophie Adelheid in Bavaria • Duke Franz Joseph in Bavaria • Duke Ludwig Wilhelm in Bavaria [#]
Edz(in)o Alberto la 1-a [#]
Infanoj Leopoldo la 3-aKarolo de Belgio • Marie José of Belgium [#]
Profesio
Okupo suverenofotisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Dukino Elizabeta Gabriela de Bavario (germane Elisabeth Gabriele Valérie Marie Herzogin in Bayern, naskiĝis la 25-an de julio 1876 en kastelo Possenhofen, mortis la 23-an de novembro 1965 en Bruselo) estis bavaria princino kaj pli poste belga reĝino. En la jaro 1900 ŝi edziniĝis al heredanto de la belga trono Alberto la 1-a (reĝo ekde la jaro 1909), ŝia filo estis reĝo Leopoldo la 3-a. Dum la unua mondmilito kiel reĝino-edzino ŝi regule vizitis batalfronton, ŝi financis diversajn plibonigojn al soldatoj kaj flegis ilin. Ŝi estis granda ŝatantino kaj subtenantino de arto. Dum la dua mondmilito kiel reĝino-patrino ŝi kondamnis konduton de naziistoj al judoj kaj savis centojn de judaj infanoj. En la jaro 1965 Jad Vaŝem donis al ŝi titolon justulino inter la popoloj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Belgium virtual wall of honor