Elizabeto la 2-a (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elizabeta la 2-a de Britio)
Elizabeto la 2-a
Reĝino de la Unuiĝinta Reĝlando
kaj de la aliaj
Komunumaj Reĝlandoj
Elizabeto la 2-a en 1959
Elizabeto la 2-a en 1959
Antaŭulo Georgo la 6-a, ŝia patro
Sekvanto Karlo la 3-a, ŝia filo
Kronado 2-an de junio 1953
Persona informo
Elizabeth II
Naskonomo Elizabeth Alexandra Mary Windsor
Naskiĝo 21-an de aprilo 1926 (1926-04-21)
en Anglio Mayfair, Londono, Anglio
Morto 8-an de septembro 2022 (2022-09-08) (96-jaraĝa)
en Kastelo Balmoral
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per plena kadukiĝo • nekonata valoro vd
Tombo King George VI Memorial Chapel vd
Religio Eklezio de AnglioEklezio de Skotlando vd
Etno Britoj vd
Lingvoj anglafranca vd
Loĝloko Palaco BuckinghamKastelo WindsorKastelo BalmoralDomego Sandringham • Palaco Holyrood vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Subskribo Elizabeto la 2-a (Britio)
Familio
Dinastio Dinastio Windsor
Patro Georgo la 6-a
Patrino Elizabeth Bowes-Lyon
Gefratoj Margareto de Britio vd
Edz(in)o Princo Filipo, Duko de Edinburgo
Infanoj Karlo la 3-a
Princino Anne
Princo Andrew, duko de Jorko
Princo Edward, grafo de Wessex
Profesio
Okupo monarko • artkolektanto • aristokrato • aŭtomobila maŝinisto • kamionisto vd
reĝino de Britio kaj Nord-Irlando
Dum 19522022
Antaŭulo reĝo Georgo la 6-a, ŝia patro
Sekvanto reĝo Karlo la 3-a, ŝia filo
reĝino de Antigvo-Barbudo
reĝino de Aŭstralio
reĝino de Bahamoj
reĝino de Barbado
Dum 30-a de novembro 2021
Sekvanto (respubliko)
prezidanto Sandra Mason
reĝino de Belizo
reĝino de Grenado
reĝino de Jamajko
reĝino de Kanado
reĝino de Nov-Zelando
reĝino de Papuo-Nov-Gvineo
reĝino de la Salomonoj
reĝino de Sent-Kristofo kaj Neviso
reĝino de Sent-Lucio
reĝino de Sent-Vincento kaj la Grenadinoj
reĝino de Tuvalo
ĉefo de la Komunumo de Nacioj
Dum 19522022
Antaŭulo reĝo Georgo la 6-a, ŝia patro
Sekvanto reĝo Karlo la 3-a, ŝia filo
reĝino de Pakistano
Dum 19521956
Antaŭulo reĝo Georgo la 6-a
Sekvanto (respubliko)
reĝino de Sudafriko
Dum 19521961
Antaŭulo reĝo Georgo la 6-a
Sekvanto (respubliko)
reĝino de Cejlono
Dum 19521972
Antaŭulo reĝo Georgo la 6-a
Sekvanto (respubliko)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia Reĝina Moŝto, Elizabeto la 2-a de la Unuiĝinta Reĝlando, plennome angle Elizabeth Alexandra Mary WINDSOR [alizabet alegzandra mari ŭinza] (naskiĝis la 21-an de aprilo 1926, mortis la 8-an de septembro 2022[1]) estis la reĝino de Britio kaj Nord-Irlando, surtronigita en 1952. Ŝi estis ankaŭ la estro de la Brita reĝa familio.

Elizabeto estis reĝino ankaŭ de dek kvar aliaj landoj kiuj daŭre havas la saman monarkon kiel Britio eĉ hodiaŭ, nome Antigvo-Barbudo, Aŭstralio, Bahamoj, Belizo, Grenado, Jamajko, Kanado, Nov-Zelando, Papuo-Nov-Gvineo, la Salomonoj, Sent-Kristofo kaj Neviso, Sent-Lucio, Sent-Vincento kaj la Grenadinoj, kaj Tuvalo. En ĉiu el tiuj ŝtatoj la regado de la monarko estas rekonata sendepende kaj la monarko estas reprezentata en ili fare de Guberniestro Ĝenerala, kiu estas nomumita en ties nomo laŭ la rekomendo de la loka administracio.

Elizabeto estis ankaŭ estro de la Komunumo de Nacioj (antaŭe la Brita Komunumo, angle British Commonwealth), la Ĉefkomandanto de la Brita Armeo, kaj ŝi estis la ĉefgubernisto de la Eklezio de Anglio. Ĉiuj landoj en kiuj regis Elizabeto la 2-a estas membroj de la Komunumo de Nacioj kaj ilia loĝantaro ampleksas ĉirkaŭ 130 milionojn da loĝantoj. La Komunumo ankaŭ inkludas landojn kies ŝtatestro ne estis Elizabet la 2-a, sed ŝi funkciis kiel la estro de la organizo.

Komence de ŝia regado, en 1952, ŝia regno estis submetita al sep ŝtatoj, kaj dum ŝia permanenta ofico ŝi regis en 32 malsamaj ŝtatoj. Dum ŝia permanenta oficado multaj landoj kiuj estis sub la regado de la Brita Imperio akiris sendependecon, sed kelkaj daŭre vidis ŝin kiel sia simbola reĝino ĝis ili nomumis lokan ŝtatestron (kutime prezidanto).

Ŝi festis la 50-an jaron de sia tronado en 2002, kaj la 60-an en 2012. La 9-an de septembro 2015 ŝi preterpasis la rekordon de Viktoria kaj fariĝis la plej longe tronanta monarĥo en la historio de Britio kaj Anglio. Ekde oktobro 2016, sekvante la morton de Rama la 4-a Reĝo de Tajlando, ŝi estas la plej longdaŭra landgvidanto en la mondo.

Ŝiaj povoj estas teorie ampleksaj, sed praktike ŝi ne ekzercas ilin. Preskaŭ ĉiuj ŝiaj agoj, precipe en la politika sfero, estas faritaj nur por simbolaj kaj ceremoniaj celoj. Ekzemple, prezentante novan registaron en Britio, ŝi legas la paroladon skribitan de la elektita ĉefministro. En januaro 2013 escepto al tiu situacio okazis en Britio: leĝoj rilatigantaj al la brita monarkio estis alportitaj al la aprobo de Elizabeth la 2-a aŭ ŝia filo Karlo, kaj kelkaj estis malaprobitaj per ili.

Titoloj kaj alparolo[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarkoj pri la reĝino; la britaj poŝtmarkoj estas la nuraj en la mondo kiuj rajtas ne montri la nomon de la lando, sed ili devas montri la konturon de la reĝino.

La reĝino estas la ŝtatestro de ĉiu el ŝiaj posedaĵoj aparte. Decido de 1953 kondiĉis ke ŝia titolo estu malsama en ĉiu el la ŝtatoj, por pliigi ŝian senton de engaĝiĝo al tiu ŝtato sen unuflanka subteno super la aliaj teritorioj de ŝia regno. Ŝia oficiala titolo en Britio estas:

  • angle Elizabeth II, by the Grace of God, of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland and of Her other Realms and Territories Queen, Head of the Commonwealth, Defender of the Faith – "Elizabeto la 2-a, per la graco de Dio, de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando, kaj de ŝiaj aliaj regnoj kaj teritorioj, Reĝino, Estro de la Komunumo de Nacioj, Defendanto de la Kredo".

La mallongigo de ĉi tiu titolo aperas en la latina, en akronimoj, sur ĉiu brita valuto: Elizabeth II D G Reg Fid Def (latine Elizabeth II, Dei Gratia Regina Fidei Defensor). Sur moneroj eldonitaj por uzo ekster Britio - en britaj teritorioj aŭ en sendependaj ŝtatoj kiuj rekonas ŝin kiel sian reĝinon, la surskribo: "Reĝino Elizabeto la 2-a" aperas sen aldono, aŭ ŝia loka titolo, kiel ekzemple:

  • En Kanado: "Elizabeto la 2-a, per la graco de Dio, de Unuiĝinta Reĝlando, Kanado kaj de ŝiaj aliaj regnoj kaj teritorioj, Reĝino, Estro de la Komunumo de Nacioj, Defendanto de la Kredo".
  • En Aŭstralio: "Elizabeto la 2-a, per la graco de Dio, de Aŭstralio kaj de ŝiaj aliaj regnoj kaj teritorioj, Reĝino, Estro de la Komunumo de Nacioj."
  • En Jamajko: "Elizabeto la 2-a, per la graco de Dio, de Jamajko kaj de ŝiaj aliaj regnoj kaj teritorioj, Reĝino, Estro de la Komunumo de Nacioj."

Ŝia plena titolo inkludas ĉiujn landojn kiujn ĝi gvidas. Ili estas kutime menciataj en la kronologia sinsekvo en kiu ili fariĝis dominioj aŭ sendependaj ŝtatoj. En konversacio kun ŝi, la kutimo estas alparoli ŝin unue kiel "Your Majesty" (Via Moŝto) kaj poste kiel "Maam".

En kelkaj lokoj ŝi tenas diversajn titolojn, inkluzive de: Dukino de Normandio, Dukino de Lancaster, la ĉefo de Fiĝioj de la triboj, kaj reganto de la Manksinsulo. La reĝino estas unu el nur du personoj kiuj funkcias kiel ŝtatestro en pli ol unu ŝtato (la alia estas la Prezidanto de Francio, kiu funkcias kiel kun-princo de Andoro).

Vivo[redakti | redakti fonton]

La 21-an de aprilo 1926, Princino Elizabeth Alexandra Mary naskiĝis en Londono; ŝi estis edukata private, kaj ŝarĝis sin per oficialaj deĵoroj aĝe 16 jarojn.

Dum la Dua mondmilito ŝi servis en la Auxiliary Territorial Service (Helpa Teritoria Servo).
Ruĝe – landoj kie Elizabeto la 2-a estis ŝtatestro en la pasinteco, blue – landoj kie ŝi estas ŝtatestro nun
Flago de reĝino Elizabeto la 2-a
Emblemo de la Brita Reĝa Familio

Dum la Dua mondmilito ŝi servis en la Auxiliary Territorial Service (Helpa Teritoria Servo), kaj per amendo al la Regenteca Akto ŝi fariĝis ŝtatkonsilanto je ŝia 18-a naskiĝfesto. Je la morto de Georgo la 6-an de februaro 1952, ŝi heredis la tronon dum ŝi estis en Kenjo kun sia edzo, kaj la 2-an de junio 1953 ŝi estis kronata.

Elizabeto estis la pli aĝa filino de reĝo Georgo la 6-a kaj Elizabeth Bowes-Lyon. En 1947 ŝi geedziĝis kun malproksima parenco, Princo Filipo, kiu de sia geedziĝo ĝis sia morto portis la titolon de "Duko de Edinburgo" (kaj sekve, Elizabeto ankaŭ estis la Dukino de Edinburgo de sia geedziĝo kun Filipo, sendepende de la fakto ke ŝi estis reĝino), ĉar en la okazo ke la reĝino servas kiel monarko, ŝia edzo ne estas nomita "reĝo". Ili havas kvar infanojn: Karlo, princo de Kimrujo, Princino Anne, Princo Andrew, Duko de Jorko kaj Princo Edward, Grafo de Wessex. De ŝiaj geinfanoj ŝi havas ok genepojn.

Per reĝa dekreto de 1960, la posteuloj de Princo Filipo kaj Reĝino Elizabeto, kiuj ne portas titolon, portos la familian nomon de Mountbatten-Windsor, kiu estas kombinaĵo de la familiaj nomoj de siaj gepatroj. Fakte, ĉiuj iliaj filoj decidis adopti ĉi tiun familian nomon kiel omaĝon al sia patro.

La 30-an de decembro 2010, la reĝino iĝis praavino, post kiam Peter Phillips, la filo de princino Anne, ekhavis sian plej aĝan filinon.

La 29-an de aprilo 2011, ŝia nepino, Princo Vilhelmo, Duko de Kembriĝo, filo de Princo Karlo kaj Princino Diana, geedziĝis kun Kate Middleton, kiu post la geedziĝo iĝis Dukino de Kembriĝo. La 22-an de julio 2013, naskiĝis la filo de Vilhelmo kaj Kate, Georgo, Princo de Kembriĝo, la 3-an de majo 2015 naskiĝis ilia filino Princino Charlotte de Kembriĝo kaj la 23-an de aprilo 2018 naskiĝis ilia filo Princo Ludoviko de Kembriĝo.

La 9-an de aprilo 2021, ŝia edzo Princo Filipo, Duko de Edinburgo forpasis en la aĝo de 99 jaroj.

Ordenoj kaj honorigoj[redakti | redakti fonton]

Elizabeto la 2-a (Britio) estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
Elizabeto la 2-a (Britio) estas portanto de la Ordeno de la Blanka Leono, la plej alta ŝtata honorigo de Ĉeĥio (antaŭ 1993 de Ĉeĥoslovakio).

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la gazeto "Kontakto" sub la rubriko "facila" kaj je ja tre facila lingvo en duonpaĝa artikolo oni komentas pri la vivo kaj reĝado de Elisabeto, komparante ŝin kun aliaj figuroj de la jarcento kaj ankaŭ kun aliaj regantoj, inkluzive kun sia filo, la nova reĝo.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Queen Elizabeth II. ist tot". Ĉe: orf.at, 8.9.2022
  2. "La reĝino", Kontakto 2022:3, paĝo 13.