Elizabeth Bowes-Lyon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeth Bowes-Lyon

Elizabeth Bowes-Lyon, aŭ Elizabeto, la reĝina patrino (4-a de aŭgusto 190030-a de marto 2002), estis 19361952 reĝino de Grand-Britio kaj Nord-Irlando (ne reganta mem, sed edzino de reĝo Georgo la 6-a).

Lady Elizabeth Bowes-Lyon estis la plej juna filino de Claude George Bowes-Lyon, 14-a grafo (earl) de Strathmore kaj Kinghorne. Ŝi geedziĝis la 26-an de aprilo 1923 kun Alberto, princo de Jorko, dua filo de reĝo Georgo la 5-a. Tiu geedziĝo iĝis populara en la lando, ĉar ĝis tiam angla princo kutimis edziĝi al alilanda princino.

La 11-an de decembro 1936, Eduardo la 8-a abdikis kaj edzo de Elizabeto iĝis reĝo, kun la nomo Georgo la 6-a. Elizabeto neniam pardonis al Eduardo, ke li abrupte abdikis.

Elizabeto kaj Georgo havis du filinojn:

Kiam ŝia edzo mortis je la 6-a de februaro 1952 kaj Elizabet la 2-a surtroniĝis, la pli frua reĝino oficiale iĝis "Ŝia Moŝto reĝino Elizabet, la Reĝina patrino", populare nomata Queen Mum ("Reĝino-Panjo"). Ŝi restis plej estimita ano de la reĝa familio.