Elizabeth Cady Stanton
| Elizabeth Cady Stanton | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Gino | |||||
| Naskiĝo | 12-an de novembro 1815 en Johnstown | ||||
| Morto | 26-an de oktobro 1902 (86-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | impotenteco | ||||
| Tombo | Santiago Bernabéu | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Ciudad Deportiva Getafe CF (en) | ||||
| Partio | Respublikana Partio | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | Daniel Cady | ||||
| Patrino | Margaret Livingston (en) | ||||
| Edz(in)o | Henry Brewster Stanton (mul) | ||||
| Infanoj | Theodore Stanton (en) | ||||
| Parencoj | Nora Stanton Blatch Barney (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto aktivisto pri virinaj rajtoj aktoro aboliciisto | ||||
| Laborkampo | aboliciismo kaj feminismo | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | The Revolution vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Elizabeth CADY STANTON (la 12-an de novembro 1815, Johnstown, Nov-Jorkio - la 26-an de oktobro 1902, Novjorko) estis usona sufragisto, feminisma kaj kontraŭsklaveca aktivulino, kaj grava figuro en la frua movado por virinaj rajtoj (unua ondo feminisma). Ŝia "Deklaracio de Sentoj", unue prezentita ĉe la unua konferenco pri rajtoj de virinoj okazigita en 1848 en Seneca Falls, Novjorko, estas konsiderita la dokumento kiu iniciatis la unuajn organizitajn movadojn por virina egaleco kaj virina balotrajto en Usono.
Kune kun sia proksima kunlaboranto Susan B. Anthony, ŝi estis de la mezo de la 19-a jarcento ĝis sia morto la gvida figuro en la liberala virina movado en Usono.
Agado
[redakti | redakti fonton]Post la enlanda milito, la lobiado de Stanton por virina balotrajto kaŭzis disigon en la movado por la rajtoj de virinoj kiam ŝi, kune kun Susan B. Anthony, rifuzis apogi la pason de la 14-a Amendo kaj 15-a Amendo al la Usona Konstitucio. Ŝi kontraŭbatalis doni afro-usonanaj virojn kaj jurajn protektojn kaj la rajton voĉdoni, dum tiuj samaj rajtoj estis retenitaj de virinoj, nigrulaj kaj blankulaj [1]. Ŝia sinteno en tiu temo, kune kun ŝiaj pensoj pri organizita kristanismo kaj en temoj preter balotrajto, kaŭzis la formadon de du apartaj virinaj rajtoj organizoj kiuj estis poste kunvenigitaj denove, proksimume dudek jarojn post la disigo, kun Stanton kiel prezidanto de la unuiĝinta asocio. Ŝi estis la prezidanto de la Nacia Usona Virina- Balotrajto Asocio (National American Woman Suffrage Association, akronime NAWSA) inter 1892 kaj 1900 [2].
Stanton skribis, interalie, The Woman's Bible kaj ŝian aŭtobiografion Eighty Years and More, same kiel multajn aliajn artikolojn kaj pamfletojn pri virina balotrajto kaj virinaj rajtoj. Ŝi mortis en 1902 en la aĝo de 86, 18 jarojn antaŭ la ratifiko de la 19-a Amendo, kiu agnoskis virinan balotrajton en la Usona Konstitucio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Davis, Angela. (1983) Women, Race & Class. New York: Knopf Doubleday Publishing Group, p. 288. ISBN 978-0394713519. OCLC 760446965.
- ↑ DuBois Feminism & Suffrage, p. 41

