Elizabeth Key Grinstead

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeth Key Grinstead
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1630 (1630-01-01)
Morto 30-an de novembro 1664 (1664-11-30) (34-jaraĝa)
Loĝloko Northumberland County
Ŝtataneco Usono
Familio
Infano William Grinstead, II
Okupo
Okupo aktivulo
vdr

Elizabeth Key Grinstead (Greenstead) (1630 – la 20a de januaro, 1665) estis unu el la unuaj nigraj homoj de la Dek tri Kolonioj kiu jurplendis por libereco for de sklaveco kaj konsekvence gajnis sian liberecon.

Fono[redakti | redakti fonton]

Dum sklaveco en Usono havas tre klaran komencon kaj finon, la juraj kondiĉoj, kiuj starigis la statuson de la homoj sklavigitaj sub ĝi dum jarcentoj, havis plurajn enkarniĝojn. En pli ol unu kazo, kaj laŭ diversaj juraj argumentoj, sklavigitaj viroj aŭ virinoj asertis sian liberecon de la jura sistemo en kolonioj kaj poste en Usono. Multaj ne sukcesis, sed iuj sukcesis, kaj la jura kazo de Elizabeth Key estas elstara ekzemplo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Key naskiĝis en 1630 en Kantono Warwick, Virginio. Ŝi estis la filino de Thomas Key, proprietulo kaj posedanto de plantejo de angla deveno (kiu estis edziĝinta) kaj nigran sklavinon. Sinjoro Key rekonis sian patrecon super la knabino, aranĝis ŝian bapton en kristanismon kaj eĉ subtenis ŝin finance. Iom da tempo antaŭ sia morto, en 1636, li transdonis gardadon de Elizabeto al viro nomata Humphrey Higginson laŭ "kontrakta servo". La kontrakta servosistemo permesis al enmigrintoj serĉantaj atingi koloniojn en Ameriko pagi tiamaniere la koston de la vojaĝo kontraŭ magra salajro aŭ tute neniu salajro, kaj estis ankaŭ akceptite, ke infanoj naskitaj ekster geedzeco estis metitaj sub tiajn kondiĉojn ĝis plenaĝeco. Ambaŭkaze, kontrakta servo havis tempolimon.

Elizabeto, tiam 6-jaraĝa, estis transdonita al Higginson laŭ la kontraktoservo por periodo de 9 jaroj, ĝis ŝi atingis plenkreskecon je la aĝo de 15. Sed Higginson ne plenumis sian promeson kaj baldaŭ poste revenis al Anglio, transdonante la kontrakton por la knabino al viro nomata John Motrum. Elizabeto ne estis liberigita kiam ŝi fariĝis 15-jaraĝa, sed restis sub lia gardado ankoraŭ 10 jarojn ĝis li forpasis. Dum ĉi tiuj jaroj ŝi renkontis William Greenstadt, ankaŭ kontraktan serviston kun jura edukado, kiu venis sub kontrakta servo al la plantejo de Motrum en 1650. La du servistoj rilatiĝis kaj naskiĝis al ili filo, Johano.

Kun la morto de Motrum en 1655, liaj heredantoj klasifikis Elizabeto'n kaj ŝian infanetan filon kiel nigrulojn/sklavojn, klasifikon kiu efike determinis ke ŝi restos sklavigita por la cetero de sia vivo (tiel ankaŭ permesante al ili reteni laborforton en la plantejo senkoste). Sed Elizabeto ne intencis prirezigni sian liberecon, kaj ŝi kaj William procesis la kazon. La heredantoj de Motrum defendis en kortumo sian decidon, argumentante ke ĉar Elizabeto estis de afrika deveno kaj virino naskita ekster geedzeco, ŝia jura pozicio estas dumviva servistino, kaj ke ŝi fakte estas jam sklavigita virino.

Elizabeto, aliflanke, bazigis siajn argumentojn por libereco sur tri punktoj. Unue, ŝi argumentis, ŝia patro estis libera viro, kaj laŭ angla juro (Virginio tiam estis submetita al angla juro) ŝia jura stato estis determinita laŭ la statuso de la patro, ne de la patrino. Due, ŝi estis baptita en kristanismon kaj tiutempe laŭ angla juro kristana persono ne povas esti sklavigita dum sian tutan vivon. Trie, la kondiĉoj sub kiuj ŝi venis al Motrum kondiĉis, ke ŝia servo limiĝos al nur 9 jaroj, kiam praktike ŝi laboris en sia servo 19 jarojn.

Poste la Ĝenerala Asembleo donis al ŝi ŝian liberecon, kaj estis ankaŭ determinite, ke la heredantoj de Motrum kompensos ŝin per maizo kaj vestaĵoj por la pliaj jaroj, kiam ŝi laboris en la fruktoĝardeno.

Konsekvenco[redakti | redakti fonton]

Sed la rakonto de Elizabeto ne tro ripetiĝis. Kristanaj sklavoj aŭ miksitaj posteuloj de liberaj viroj klopodis ankaŭ postuli sian liberecon, sed por konservi la sklavecan sistemon en la kolonio la Konstitucia Asembleo de Virginio aprobis jam en 1667 leĝaron, kiu kondiĉis, ke la jura pozicio de sklavo estu determinita de la patrino, ne de la patro, kaj ke bapto al kristanismo ne havas pezon en la kapablo sklavigi aŭ ne sklavigi homon. Ĉi tio markis la finon de la kaŝpasejo, kiu donis al Elizabeth Key ŝian liberecon, kaj la sklaveca sistemo "gajnis" por daŭre plivastiĝi dum pliaj du jarcentoj, sklavigi milionojn da viroj kaj virinoj.