Elizabeth Taylor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeth Taylor
Oskar-premiito
Elizabeth Taylor
Elizabeth Taylor
Persona informo
Elizabeth Taylor
Naskonomo Elizabeth Rosemond Taylor
Naskiĝo 27-a de februaro 1932
en Ŝablono:Flagikono Londono, Anglio
Morto 23-a de marto 2011
en Ŝablono:Flagikono Losanĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per congestive heart failure vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Religio judismokristanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)UsonoUsono vd
Alma mater Byron House School vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Elizabeth Taylor
Familio
Patro Francis Lenn Taylor vd
Patrino Sara Sothern vd
Edz(in)o Conrad Hilton Jr. (1950–1951)
Michael Wilding (1952–1957)
Mike Todd (1957–1958)
Eddie Fisher (1959–1964)
Richard Burton (1964–1974, 1975-1976)
John Warner (1976–1982)
Larry Fortensky (1991–1996)
Infanoj Michael Wilding Jr. • Christopher Wilding • Liza Todd vd
Parencoj Mike Todd, Jr. • Carrie Fisher • Todd Fisher • Kate Burton • Jessica Burton • Virginia Warner • John William Warner IV • Mary Warner • Maria Burton vd
Profesio
Alia nomo Liz Taylor
Okupo filantropo • aŭtobiografo • teatra aktoro • televida aktoro • verkisto • filmaktoro • filmproduktoro • artkolektanto • HIV/AIDS activist • aktoro vd
Aktiva en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Aktiva dum 1942-2003
En TTT Oficiala retejo vd
Aktorado
Oskar-premio
Plej bona aktorino
1960 - Telefon Butterfield 8
1966 - Who's Afraid of Virginia Woolf?
Jean Hersholt Humanitarian Award
1993 - por alporto en humanitaraj kazoj
Premio Ora Globo
Speciala prezo
1957
Plej bona aktorino en filma dramo
1959 - Suddenly, Last Summer
Cecil B. DeMille Award
1985 - por la tutviva laboro
Premio BAFTA
Plej bona aktorino
1966 - Who's Afraid of Virginia Woolf?
Membreco en Akademio
1999
Britannia Award
2005 - artista alporto al monda amuzo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elizabeth TAYLOR [eLIZabet TEJler] (naskiĝis la 27-an de februaro 1932, mortis la 23-an de marto 2011) estis usona aktorino de mirinda beleco, purpuraj okuloj kaj sep edzoj, kiu floris en la kinejo dum la jaroj 1958-68.

Ŝi naskiĝis en Londono al usonaj gepatroj. Ŝia patrino iam estis aktorino. Kiam milito venis al Britio, la familio transloĝiĝis al Los-Anĝeleso, kie ŝia avino tiam loĝis (la familio devenas de Sankta Luiso). Eĉ kiel infano, Liza estis tre bela kaj, pro tio, ŝi fariĝis aktorino, estinte nur 10-jara. En 1942 ŝi ricevis rolon en la filmeto There's One Born Every Minute. En 1943 ŝi aperis en Lassie Come Home kaj fariĝis sukcesa aktorino. En 1944 ŝi aperis en National Velvet kaj fariĝis fama en la tuta lando. Ŝi laboris por MGM kiel dungito dum la jaroj 1943-60.

Premioj

Ŝi gajnis la Oskar-premion kiel la plej bona aktorino dufoje:

  • Butterfield-8 (1961)
  • Who's Afraid of Virginia Woolf? (1967)

kaj kandidatiĝis por la premio pro:

  • Raintree Country (1958)
  • Cat on a Hot Tin Roof (1959)
  • Suddenly, Last Summer (1960)

Aliaj filmoj

En la filmo Kleopatra

Geedziĝoj

Ŝiaj sep edzoj estis:

  1. Conrad 'Nicky' HILTON, Jr (1950-1951)
  2. Michael Wilding (1952-57, du filoj kun li, Christopher kaj Michael)
  3. Michael Todd (1957-58, unu filino kun li, Liza)
  4. Eddie Fisher (1959-64)
  5. Richard Burton (1964-74, 75-76)
  6. John Warner (1976-82)
  7. Larry Fortensky (1991-96)

Ŝi eksedzigis ĉiujn, krom Michael Todd, kiu mortis dum pereo de aeroplano. Ŝi konvertiĝis al judismo, kiam ŝi edziniĝis al Eddie Fisher.

Ŝi havis amikajn rilatojn kun Michael Jackson, kiu ankaŭ estis fama kiel infano. Kiam ŝia amiko Rock Hudson mortis pro aidoso, ŝi fariĝis forta aktivulo kontraŭ la malsano. Alian amikon, la aktoron Montgomery CLIFT, ŝi trovis en aŭtopereo kaj tiris liajn dentojn el lia gorĝo por preventi sufokiĝon.

La lasta aprezata filmo, en kiu ŝi aperis estis That's Entertainment en 1974. De post 1970, la plejparto de ŝiaj filmoj ne prosperis, estinte malbonaj aŭ eĉ strangaj.

Dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ŝi batalis kontraŭ aidoso kiel aktivulo kaj donis sian nomon al parfumaĵoj.

En 1997 ŝi havis malsanan kreskaĵon en la kapo, kiun la kuracistoj sukcese fortranĉis, kaj ŝi estis dumtempe kalva.

Kvankam ŝi naskiĝis el usonaj gepatroj kaj loĝis plejparte en Usono, ŝi tamen estas brita, ne usona civitano. Ŝia plej longa edziniĝo estis al brito, Richard Burton.

Taylor altis 163 centimetrojn.

Elizabeth Taylor en 1981
Elizabeth Taylor en 1947
En Father of the Bride 1950