Elizabeto la 1-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elizabeto la 1-a
Reĝino de Anglio
Porteto de nekonata artisto
Reĝino Elizabeto
Tempo de regado 17-a de novembro 155824-a de marto 1603
Kronado 15-a de januaro 1559
Titoloj El dia volo, reĝino de Anglio, Francio kaj Irlando, ŝirmantino de kredo ktp.
Naskiĝo 7-an de septembro 1533
en Palace of Placentia
Morto 24-an de marto 1603
en Richmond Palace
Sepultita Abatejo Westminster
Antaŭulo Maria la 1-a
Sekvanto Jakobo la 1-a
Familio Tudoroj
Patro Henriko la 8-a
Patrino Anne Boleyn
v  d  r
Information icon.svg

Elizabeto la 1-a de Anglio (7-a de septembro, 153324-a de marto, 1603) estis reĝino de Anglio ekde 17-a de novembro, 1558 ĝis sia morto.

Nomumata "la Virga Monarĥino", "Gloriana", "la Fea Reĝino" kaj "Bona Reĝino Bess", ŝi estis la kvina kaj fina monarko de la Tudora dinastio, kiu heredis la kronon de sia duonfratino Maria la 1-a. Ŝi regis dum periodo de religia ĥaoso en la historio de Anglio.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Elizabeta estis la filino de Henriko la 8-a kaj Anne Boleyn, kaj naskiĝis en la palaco de Greenwich. Oni nomis ŝin laŭ ŝia avino Elizabeta de York. Post la nuligo de la antaŭa edziĝo de ŝia patro kun Katerino de Aragono, ŝia duonfratino Maria iĝis bastarda kaj Elizabeta estis la reĝa heredonto: sed kiam ŝi havis tri jarojn, ŝia patrino, Anne Boleyn, estis ekzekutata, kaj oni deklaris ke Elizabeta mem estas bastarda kaj senigis ŝin de la titolo "princino". Henriko nun edziĝis kun Jane Seymour, kiu mortis dekdu tagojn post la naskiĝo de sia filo Eduardo. Oni metis Elizabetan inter la domanaroj de Eduardo kaj ŝi portis lian baptisman tukon kiam li estis baptata. Kiam Elizabeta havis kvar jarojn, oni petis Catherine Champernowne prizorgi ŝin, kaj tiu restis dumviva amikino. Klare Catherine Champernown bone plenumis siajn devojn ĉar, kiam William Grindal iĝis la instuisto de Elizabeta en 1544, ŝi scipovis la anglan, la latinan kaj la italan. Sub lia gvido, ŝi lernis la francan kaj la grekan. Post la morto de Grindal (1548), Roger Ascham edukis ŝin; li estis simpatia instruisto laŭ kiu la eduko estu ĝuebla. Kiam ŝia formala edukado ĉesis en 1550, Elizabeta estis eble la plej klera virino de Anglio.

En 1547 Henriko la 8-a mortis kaj Eduardo heredis la regnon. La lasta edzino de Henriko, Catherine Parr, baldaŭ edziĝis kun Thomas Seymour, onklo de Eduardo kaj frato de Edward Seymour, la Lord-Protektanto de Anglio (Eduardo estis ankoraŭ infano). Elizabeta vivis kun Catherine kaj Thomas Seymour ĉe ilia domego en Chelsea (nun parto de Londono). La kvardekjara Seymour ludis erotike kun Elizabeta ĝis Catherine eltrovis la paron en ĉirkaŭpremo, post kiam Elizabeta estis forsendata. Tamen post la morto de Catherine en 1548 la ambicia Seymour denove amindumis kun Elizabeta, kun la verŝajna celo ke ili edziĝus. Por lia frato la Lord-Protektanto kaj la Privata Konsilio tio estis ŝtat-perfido, kaj ili suspektis ke Thomas Seymour planis puĉon. En januaro 1549 oni arestis Thomas Seymour. Elizabeta rufuzis konfesi iun ajn kulpon sed ŝia ekzamenanto, Kavaliro Robert Tyrwhit, diris, "Mi klare vidis en ŝia vizaĝo ke ŝi kulpas." La 20-an de marto, 1549 Thomas Seymour estis senkapigata.

Maria la 1-a[redakti | redakti fonton]

Eduardo la 6-a mortis la 6-an de julio 1553 kiam li havis nur dek-kvin jaron. En sia testamento li penis flankenmeti la Trian Heredan Akton (1543) de Henriko la 8-a por elbari kaj Marian la 1-an kaj Elizabetan de la heredo. Anstataŭe li nomis Jane Grey kiel heredonto. Ene de du semajnoj oni detronigis ŝin, kaj Maria triumfe rajdis en Londonon, flanke de Elizabeta. La bonaj rilatoj inter la fratinoj ne longe daŭris: Elizabeta estis protestanta, kaj Maria nepre intencis restarigi la romkatolikismon, ordonante ke ĉiuj ĉeestu la romkatolikan meson. Elizabeth devis fari ŝajnon de obeo. Kiam la popolo lernis ke Maria planis edziĝi kun Filipo de Hispanio, estiĝis disvasta malkontento kaj multaj rigardis Elizabetan kiel ĉampiono de la protestantismo. En januaro kaj februaro 1554 okazis malsukcesaj ribeloj. Oni arestis Elizabetan kaj enkarcerigis ŝin en la Turo de Londono. Iuj proponis ke Elizabeta estu ekzekutata, sed aliaj persvadis Marian nur enfermi ŝin ĉe Woodstock. Tratute la vojaĝo al Woodstock Elizabeta estis multe aklamata de la popolo.

La 17-an de aprilo 1555 Elizabeta revenis al la kortego por ke ŝi estu strikte gardata dum la supozata gravedeco de Maria: se Maria kaj la infano mortus, Elizabeta iĝus reĝino. Kiam videblis ke fakte Maria ne gravediĝis, preskaŭ ĉiuj kredis ke ŝi neniam ajn havus infanon. Eĉ ŝia edzo Filipo de Hispanio agnoskis ke verŝajne Elizabeta heredus, kaj li penis amikiĝi kun ŝi, preferante ŝin al la alia ebla heredonto, Maria Stuart de Skotlando. Kiam Maria la 1-a grave malsaniĝis en 1558, Filipo sendis la Grafon de Feria por konsulti Elizabetan. Elizabeta faris planojn por sia rego. La 6-an de novembro Maria oficiale agnoskis ke Elizabeta heredus.

Elizabeta Reĝino[redakti | redakti fonton]

Elizabeta en siaj kronadaj vestoj

La 17-an de novembero 1558 Maria mortis kaj la dek-kvin-jara Elizabeta heredis la tronon. La popolo kore bonvenigis tion. La kronado okazis la 15-an de januaro 1559 ĉe la Abatejo Westminster.

Estis tute certa ke la lordoj deziris reveni al la protestantismo kaj reĵeti la influon de Hispanio. Tio akordis kun ŝiaj konscienco kaj intencoj kaj kun la planoj de la ĉef-ministro Kavaliro William Cecil, kiu poste iĝis Lordo Burghley. En 1559 la parlamento faris leĝon kreantan eklezion de kiu la monarĥo estis la kapo, malgraŭ iom da opozicio de la supera ĉambro. Ĉiu ŝtatoficisto devis fari ĵuron de lojaleco al la monarĥo kiel eklezia kapo, sed la leĝoj pri herezo nuliĝis. Alia leĝo devigis la popolon ĉeestis preĝejojn diservojn, kvankam la punoj pro malobeo ne tro gravis. Elizabeta mem diris ke ŝi ne deziris "rigardi per fenestroj en la homajn animojn".

Malgraŭ la relative tolerema etoso, iuj romkatolikoj konsideris Elizabetan bastarda herezulino. En 1570 la Papo Pio la 5-a ekskomunikis ŝin, kaj poste oni dubis pri la lojaleco de rom-katolikoj. Poste, iom post iom plimalfaciliĝas la vivo de anglaj romkatolikoj.

Elizabeta neniam edziĝis sed uzis la eblecon de edziĝo por diplomatiaj celoj. En 1559 ŝi rifuzis edziĝ-propono de Filipo de Hispanio. Tiujaron estiĝis rumoroj ke ŝi edziĝus kun Robert Dudley sed fine, post persvadoj de William Cecil kaj aliaj, ŝajnas ke Elizabeta decidis ke la devo pli gravis ol la amo. Tamen ŝi restis amikino de Dudley ĝis lia morto en 1588, kaj kreis lin Grafo de Leicester kaj ano de la Privata Konsilio. Dum pluraj jaroj ŝi ŝajnis konsideri edziĝon kun sia kuzino la Habsburga Arkiduko Karolo de Aŭstrio, sed la rilatoj kun la Habsburgoj malpliboniĝis dum la 1560-a jardeko. Poste ŝi ŝajnis konsideri tri francajn princojn, Henrikon Duko de Anĵuo kaj lia frato Francisko, ankaŭ Duko de Anĵuo. La diskutoj kun la francaj estis liagataj al ebla anglo-franca alianco kontraŭ la hispanoj en Nederlando.

La parlamento ripete petis ke ŝi farus taŭgan edziĝon, kaj la petoj iĝis pli urĝaj post kiam Elizabeta malsanis pro variolo en 1563. La agacegata reĝino ĉesigis la parlamentajn debatojn ĝis 1566, kiam ŝi bezonis novajn impostojn. Fine ŝia fraŭlineco iĝis politika avantaĝo: en poezio kaj arto ŝi estis virgulino aŭ diino, kaj verkistoj diris ke ŝi estis edziĝinta kun sia popolo kaj regno. En 1599 ŝi parolis pri "ĉiuj miaj edzoj, miaj regatoj".

Eksterlandaj aferoj[redakti | redakti fonton]

En 1560 ŝi sendis militojn en Skotlando por malebligi la francojn de tie fari bazon por meti la katolikan skotan reĝinon Maria Stuart, kiu tiam estis la verŝajna heredonto de Anglio, sur la anglan tronon. La sekva Traktato de Edinburgh (julio 1560) ĉesigis tiun minacon. Kiam en 1561 Maria revenis de Francio en Skotlandon, la lando havis protetstantajn eklezion kaj Konsilion de nobeloj subtenantaj de Elizabeta. Maria rifuzis ratifi la traktaton.

Elizabeta ofendis Marian per sugesto ke ŝi edziĝus kun Robert Dudley, la antaŭa amato de Elizabeta mem. Anstataŭe Maria edziĝis kun Lordo Henriko Stuart, Lordo Darnley, kiu estis li mem ebla heredonto de la angla trono. Post la murdo de Darnley kaj edziĝo al James Hepburn, Grafo de de Bothwell, Maria estis venkata, enkarcerigata ĉe la kastelo de Loch Leven, kaj devigata transdoni la tronon al sia infana filo Jakobo. En 1567 Maria fuĝis en Anglion, kie Elizabeta decidis ne reentronigi ŝin: anstataŭe, Maria pasis la restaĵon de sia vivo en mallibereco. Baldaŭ ŝi iĝis la fokuso de katolika ribelo. En 1569 Nordaj katolikoj lordoj ribelis, kun la intence kroni Marian kiel reĝino de Anglio, kaj komploto estiĝis por edziĝi ŝin al Thomas Howard, la katolika Duko de Norfolk. La Duko estis senkapigita. Sekvis pluaj katolikaj komplotoj kaj la Privata Konsilio kunigis atestaĵojn por persvadi Elizabetan ke Maria estu ekzekutata. Elizabeta hezitis, sed en 1586 ŝi fine aprobis proceson. la 8-an de february 1587 oni senkapigis Marian ĉe la kastelo de Fotheringay, Northamptonshire.

De 1562 al 1563 okazis angla okupo de Havro, kun la intenco interŝanĝi ĝin por Calais, kiu estis okupata de la angloj ĝis 1558: tio fiaskis kiam la Hugenotaj kunliganoj de Elizabeta decidis aliĝi al la francaj romkatolikoj por rekapti la havenon.

La angla mararmeo ofte atakis la hispanojn kaj hispanajn posedaĵojn ĉirkaŭ la mondo. De 1577 al 1580 Francis Drake ĉirkaŭŝipis la mondon, atakante la hispanojn, kaj Elizabeta kavalarigis lin post lia reveno.

Post hispanaj sukcesoj en Nederlando, en 1585 ŝi subskribis traktaton kun la nederlandoj kontraŭ la hispanoj, kaj angla armeo komencis subteni la milito de la nederlandaj protestantoj kontraŭ Filipo la 2-a. La anglo-hispana milito daŭris ĝis la Traktato de Londono (1604). Komandis la anglan armeon ŝia favorata Robert Dudley sed mankis al li sufiĉe da trupoj kaj li kolerigis la reĝinon kiam li akceptis de la nederlandoj la postenon de Gubernatoro-Generalo. Dudley rezignis en decembro 1587, kun perdita reputacio. Sekvis en 1588 la hispana Armada: granda mararmeo planis kunporti invadajn trupojn de Nederlando al Anglio, sed la afero fiaskis, pro malbonega vetero kaj sukcesaj angla uzado de fjar-ŝipoj. La plejparto de la hispana mararmeo perdiĝis. Estis grava propagana venko por la angloj kaj la protestantismo.

En 1589 la protestanta Henriko la 4-a heredis la francan regnon. Elizabeta, timanta ke la hispanoj klopodus kapti francajn havenojn apud la Maniko, sendis armeon por subteni lin kontraŭ la romkatolikoj. Kun 4000 soldatoj Lordo Willoughby vagis senefike tra norda Francio: en decembro 1589, perdinte la duonon de siaj trupoj, li retiriĝis. En 1591 John Norreys komandis katastofan eksepdicion en Bretonion: kiel kutime Elizabeta ne providis la komandantojn per sufiĉe da soldatoj kaj mono, kaj, dum Norreys en London petegis pli, la romkatolikoj preskaŭ detruis liajn trupojn. Elizabeta sendis pluan armeon, sub Robert Devereux, 2-a Grafo de Essex, por helpi Henrikon la 4-an sieĝi Rouen, sed li revenis en Anglion en january 1592 sen atingi iun ajn.

Elizabeta estis ankaŭ reĝino de la plejparte katolika Irlando, kie ŝi donis bienojn al siaj korteganoj. Responde al serio de ribeloj, la angloj iniciatis politikon de bruligita tero kaj buĉadoj. La plej grava ribelo, subtenata de Hispanio kaj estrata de Aodh Mór Ó Néill, daŭris de 1594 al 1603. En 1599 ŝi sendis la Grafon de Essex por venki la ribelantojn sed li revenis en Anglion senpermese kaj sensukcese. Ó Néill fine kapitulacis malmultajn tagojn post la morto de la reĝino.

Dum ŝia regno okazis la unua koloniado de Virginio, kiun oni nomis laŭ Elizabeta.

Lastaj jaroj kaj morto[redakti | redakti fonton]

La lastaj jaroj de la regno estis malfacilaj. Estis ekonomiaj problemoj, malgrandaj rikoltoj kaj pesto. La apliko de leĝoj kontraŭ katolikoj pliintensiĝis, kaj la reĝimo pli kaj pli uzis spionojn. En 1598 mortis la plej fidinda konsilanto de Elizabeta, Lordo Burghley. Lia filo Roberto anstataŭis lin. Post lia reveno de Irlando, Elizabeta enfermis sian favoraton la Grafon de Essex en lia Londona domego, sed en februaro 1601 li malsukcese ribelis, kaj li estis senkapigata: Elizabeta parte kulpigis sin kaj lamentegis lian morton.

Roberto Cecil deziris glatan heredon de la angla trono kaj eniris sekretan korespondon kun la skota reĝo Jakobo kiun li persvadis indulgi la reĝinon. Ekde la aŭtuno de 1602 la mortoj de pluraj amikoj ege depremis Elizabetan, aparte tiu en marto 1603 de Katerina Carey, Grafino de Nottingham. Sci malsaniĝis, kaj mortis la 24-an de marto ĉe la palaco de Richmond. Post malmultaj jaroj, Robert Cecil kaj la Privata Konsilio proklamis ke Jakobo estas la angla reĝo.

La ĉerko iris laŭ la Tamizo al Whitehall, sur barĝo lumigata de torĉoj. La 28-an de aprilo okazis funeralo kaj enteriĝo en la Abatejo Westminster.

Elizabeta epoko[redakti | redakti fonton]

La regno de Elizabeto estas ofte konata kiel la Elizabeta epoko aŭ la Ora Epoko, en kiu Anglio pliampleksiĝis potence kaj influe. Dramistoj William Shakespeare, Christopher Marlowe, Ben Jonson ĉiuj prosperis dum la epoko. Plue, Francis Drake iĝis la unua anglo, kiu ĉirkaŭnavigis la globon. Koloniigo de norda Ameriko komenciĝis per kavaliro Walter Raleigh kaj kavaliro Humphrey Gilbert. Francis Bacon skribis politikan kaj filozofian vidpunktojn.

Antaŭe: Reĝino de Anglio Poste: Flago-de-Anglio.svg
Maria la 1-a 1558-1603 Jakobo la 1-a
Antaŭe: Reĝino de Irlando Poste: St Patrick's saltire.svg
Maria la 1-a 1558-1603 Jakobo la 1-a


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Elisabetta Sala, Elisabetta la Sanguinaria, Ares (italio), 2010. (La eseo malkaŝas nekonatan vizaĝon de Elizabeto la 1-a de Anglio, kiun la propagando ignorigis la sangajn banojn).