Elizabeto la 2-a (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elizabeto la 2-a
Reĝino de Unuiĝinta Reĝlando kaj aliaj Landoj de Commonwealth
Elizabeth II greets NASA GSFC employees, May 8, 2007 edit.jpg
Elizabeto la 2-a en 2007
Kronado 2-an de junio 1953
Plena nomo Elizabeth Alexandra Mary
Titoloj HM The Queen
HRH The Princess Elizabeth, Duchess of Edinburgh
HRH The Princess Elizabeth
HRH Princess Elizabeth of York
Naskiĝo 21-a de aprilo 1926
en Flago de Anglio Mayfair, London, Anglio
Antaŭulo Georgo la 6-a
Tronheredonto Karlo, princo de Kimrujo
Edzoj Princo Filipo, Duko de Edinburgo
Idoj Karlo, princo de Kimrujo
Princino Anne
Princo Andrew, duko de Jorko
Princo Edward, grafo de Wessex
Himno God Save the Queen
Patro Georgo la 6-a
Patrino Elizabeth Bowes-Lyon
v  d  r
Information icon.svg
1962

Ŝia Reĝina Moŝto, Elizabeto la 2-a de la Unuiĝinta Reĝlando, plennome angle Elizabeth Alexandra Mary WINDSOR [alizabet alegzandra mari ŭinza] (naskiĝis la 21-an de aprilo 1926) estas la nuna reĝino de Britio kaj Nord-Irlando, ektroninte en 1952. Ŝi estas ankaŭ la reĝino de Antigvo-Barbudo, Aŭstralio, Bahamoj, Barbado, Belizo, Grenado, Jamajko, Kanado, Nov-Zelando, Papuo-Nov-Gvineo, la Salomonoj, Sent-Kristofo kaj Neviso, Sent-Lucio, Sent-Vincento kaj la Grenadinoj, kaj Tuvalo. Elizabeth regas ankaŭ la Komunumon de Nacioj (antaŭe la Brita Komunumo, angle British Commonwealth), kaj ŝi estas la ĉefgubernisto de la Eklezio de Anglio.

Ŝi estis la pli aĝa filino de reĝo Georgo la 6-a. Ŝi kaj malproksima parenco, Filipo, la duko de Edinburgo, geedziĝis en 1947. Ili havas kvar infanojn: Charles, Anne, Andrew kaj Edward.

La 21-an de aprilo 1926, Princino Elizabeth Alexandra Mary estis naskita en Londono; ŝi estis edukata private, kaj ŝarĝis sin per oficialaj deĵoroj aĝe 16 jarojn.

Dum la Dua mondmilito ŝi servis en la Auxiliary Territorial Service (Helpa Teritoria Servo), kaj per amendo al la Regenteca Akto ŝi fariĝis ŝtatkonsilanton je ŝia 18-a naskiĝfesto. Je la morto de Georgo la 6-an de februaro 1952, ŝi heredis la tronon dum ŝi estis en Kenjo kun sia edzo, kaj la 2-an de junio 1953 ŝi estis kronata. Ŝi festis la 50-an jaron de sia tronado en 2002, kaj la 60-an en 2012.

Ordenoj kaj honorigoj[redakti | redakti fonton]

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Elizabeto la 2-a (Britio) estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
Ster van de Orde van de Witte Leeuw 1922 - 1961.jpg
Elizabeto la 2-a (Britio) estas portanto de la Ordeno de Blanka leono, la plej alta ŝtata honorigo de Ĉeĥio (antaŭ 1993 de Ĉeĥoslovakio).


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]