Ellaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Animacio de ankra ellaso, amplekse uzata en pendolhorloĝoj.

Ellaso estas mekanismoaparato en mekanikaj aŭ alitipaj horloĝoj kiu transigas energion al la tempomarka elemento (nome "elan-agado") kaj tio ebligas, ke la nombro de ties osciloj estu kalkulitaj (nome "ferm-agado"). La elanagado transigas energion al la tempomarka elemento de la horloĝo (kutime pendolobalanciero) por anstataŭi la energion perditan pro frotado dum sia ciklo kaj teni la tempomarkilon oscilantan. La ellaso estas funckiigita de forto el ŝtreĉita risorto aŭ el pendanta pezo, transmitita tra la transmitilo de la tempomarkilo. Ĉiu oscilo de la pendolo aŭ de la balanciero liberigas denton de la ellasa transmisia dentorado, kio permesas al la transmisiilo de la horloĝo antaŭeniri aŭ "ellasi" per fiksita kvanto. Tiu regula perioda antaŭeniro movas la montrilojn de la horloĝo antaŭen je akurata rapideco. Samtempe la dento havigas al la tempomarkilo pelon antaŭen, antaŭ alia dento kaptu la ellasan lokon, revenante la ellason al sia "fermita" stato. La subita halto de la ellasa dento estas kio generas la karakteran "tik-tak" sonon aŭdata en funkciantaj mekanikaj horloĝoj.

Ellasoj estas uzataj ankaŭ aliloke. Permanaj skribmaŝinoj uzis ellasojn por antaŭenigi la skribejon post ĉiu tajpita kaj skribita litero (aŭ spaco). Historie, likv-energia ellaso estis uzata por akva desegnado en antikva Grekio kaj la Helenisma mondo, partikulare en la Ptolemea Regno, dum likv-energiaj ellasoj estis aplikitaj al horloĝoj jam en la Tang dinastio de Ĉinio kaj ankoraŭ dum la Song dinastio. Tamen, la kompleta mekanika ellaso en mekanikaj horloĝoj estis por la unua fojo inventita en mezepoka Eŭropo dum la 14a jarcento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Denn, Mark, "The Tourbillon and How It Works", IEEE Control Systems Magazine, June 2010, IEEE Control Systems Society, DOI 10.1109/MCS.2010.936291.