Ellen Gregory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ellen Gregory
Persona informo
Naskiĝo 1891
Morto 2-an de julio 1976 (1976-07-02)
Lingvoj Esperanto [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Profesio
Okupo esperantisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Ellen GREGORY, pseŭdonimo Nenjo Rimanto (naskiĝis 1891 - mortis la 2-an de julio 1976 en Peasedown St. John, Bath, Anglio) estis brita esperantistino, aŭtorino de originalaj versoj por infanoj.

Ŝi ekposedis la Internacian Lingvon jam antaŭ sia 20-a jaro kaj agadis por ĝi dum pli ol 65 jaroj. Ŝi talente instruis la lingvon kaj gvidis i.a. korespondajn kursojn. Al ŝiaj unuaj kaj plej sukcesaj lernantoj apartenis ŝia frato Mark Starr, kiun ŝi instruis jam en 1917, eminenta figuro en la internacia Esperanto-movado.

Sub la plumnomo Nenjo Rimanto aperis pluraj Esperantaj libroj por infanoj. Ŝi verkis ankaŭ la kristnaskan kanton "Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni", kiu estas unu el la plej fruaj tiaj kantoj originale verkitaj en Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • ABC-rimoj por etuloj (1953)
  • Ludiloj: Dua ABC libro (1955)
  • El Kornvalo (1958)
  • Juveloj (1965)
  • Rimoj por infanoj (1965)- enhavas foton de la aŭtorino
  • Versoj por infanoj (1966)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]