Ellen Ternan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ellen Ternan
Ellen Ternan.jpeg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1839 (1839-03-03)
en Rochester
Morto 25-an de aprilo 1914 (1914-04-25) (75-jara)
en Fulham
Mortokialo kancero
Tombo Portsmouth
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patrino Frances Eleanor Jarman
Frat(in)oj Maria Taylor • Frances Eleanor Trollope
Amkunulo Charles Dickens
Profesio
Profesio aktoro
Information icon.svg
vdr

Ellen Lawless TERNAN (3a de marto 1839 – 25a de aprilo 1914), konata ankaŭ kiel Nelly TernanNelly Robinson, estis angla aktorino konata ĉefe kiel amatino de Charles Dickens.

En 1857, Dickens dungis profesiajn aktorinojn por la teatraĵo The Frozen Deep, verkite de li mem kaj de lia protektito, Wilkie Collins. Dickens enamiĝis en unu el la aktorinoj, nome Ellen Ternan, kaj tiu pasio daŭros por la cetero de lia vivo.[1] Dickens estis 45 kaj Ternan 18 kiam li decidis, kio estis tute kontraŭ la konvencioj de la Viktoriana epoko, separiĝi el sia edzino, Catherine, en 1858 — divorco estis ankoraŭ neimagebla por iu tiom fama kiom li estis.

Laŭ fakuloj kaj komentistoj Dickens bazigis kelkajn el siaj inaj roluloj sur la persono de Ternan, kiel Estella en Great Expectations, Bella Wilfer en Our Mutual Friend kaj Helena Landless en The Mystery of Edwin Drood, kaj aliaj povis esti inspiritaj el ŝi, partikulare Lucie Manette en A Tale of Two Cities.

Komence de septembro 1860, sur kampo malantaŭ Gad's Hill, Dickens bruligis la tuton de sia korespondado — nur tiuj leteroj pri negocaj aferoj ne estis bruligitaj. Ĉar ankaŭ Ellen Ternan detruis la tuton de liaj leteroj adresitaj al ŝi,[2] la etendo de la afero inter ambaŭ restas spekulativa.[3] En la 1930-aj jaroj, Thomas Wright rerakontis, ke Ternan estis konfesinta al iu Canon Benham, kaj tio disvastigis kredigon el onidiroj ke ili estis estante geamantoj.[4] Ke ambaŭ havis filon kiu mortis en infanaĝo estis plendo fare de la filino de Dickens, nome Kate Perugini, kiun Gladys Storey estis intervjuanta antaŭ ŝia morto en 1929. Storey publikigis tiun rakonton en Dickens and Daughter (Dickens kaj filino),[5][6] sed ne ekzistas pruvaro tiutempa. Je sia morto, Dickens establis vivopagon por Ternan kio faris ŝin finance sendependa virino.

La verko de Claire Tomalin, nome The Invisible Woman (La nevidebla virino), argumentas, ke Ternan vivis kun Dickens sekrete dum la lastaj 13 jaroj de lia vivo. La libro estis poste adaptita al teatraĵo, kiel Little Nell, fare de Simon Gray, kaj en 2013 al filmo samnoma kiel The Invisible Woman.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ackroyd 1990, paĝoj 788–799.
  2. Tomalin 2011, paĝoj 332.
  3. Ackroyd 1990, paĝoj 881–883.
  4. Ackroyd 1990, paĝoj 914–917.
  5. Nisbet 1952, p. 37.
  6. Tomalin 1992, paĝoj 142–143.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ackroyd, Peter (1990). Dickens. London: Sinclar-Stevenson. ISBN 978-1-85619-000-8.
  • Nisbet, Ada (1952). Dickens & Ellen Ternan. University of California Press.
  • Tomalin, Claire (2011). Charles Dickens: A Life. Viking. ISBN 978-0-670-91767-9.
  • Tomalin, Claire (1992). The invisible woman: the story of Nelly Ternan and Charles Dickens. Vintage Books. ISBN 978-0-679-73819-0.