Ellend

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ellend estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs.

Blazono de Ellend
Panoramo en Ellend

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ellend situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Urboj Pécs troviĝas je 14, Pécsvárad 15, Bóly 18, Villány 26, Siklós 28, Mohács 30, Budapeŝto 197 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke en tiu loko vilaĝo kreiĝis en la 1300-aj jaroj. En la mezepoko kaj iom poste ĝi estis ĉefe eklezia bieno. En 1775 germanoj (pli precize bavaroj) alvenis, kies posteuloj ne estis deportitaj post la 2-a mondmilito. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 1972 oni trovis termalan akvon kun 92 C° oj.

En Ellend migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romkatolika preĝejo omaĝe al Sanktaj Gardanĝeloj de 1893
  • fiŝlago kaj fiŝkaptista lago