Ellis Kaut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ellis Kaut
Persona informo
Ellis Kaut
Naskiĝo 17-an de novembro 1920 (1920-11-17)
en Stutgarto
Morto 24-an de septembro 2015 (2015-09-24) (94-jaraĝa)
en Munkeno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malsano vd
Tombo Obermenzing cemetery vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o Kurt Preis vd
Profesio
Okupo aktoro • audio drama actor • radio-prezentisto • skulptisto • pentristo • verkistofotistoscenaristo • verkisto de porinfana literaturo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de Ellis Kaut kaj de ŝia edzo Kurt Preis

Elisabeth "Ellis" KAUT (naskiĝinta en la 17-a de novembro 1920 en Stuttgart, mortinta la 24-an de septembro 2015 en fleghejmo en Fürstenfeldbruck) estis germana verkistino. Ŝi fariĝis pro la kreo de Pumuckl internacie tre sukcesa. Ŝi krome verkis novelojn por plenkreskuloj kaj kelkajn bildlibrojn. Famaj estis ankaŭ 120 fabeloj pri la Virkato Musch.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel 2-jara ŝi transloĝiĝis al Munkeno. Verŝajne ŝi neniam skribus se ŝi ne enamiĝis en la je sep jarojn pli maljunan verkiston Kurt Preis, kiu famiĝis tre per la fabela antologio München unterm Hakenkreuz. Por imponi lin ŝi komencis skribi etajn historiojn. Perlaborante malfacile la vivon kiel kancelari-aspirantino ŝi financis al si tamen trejnadon aktoran. Ŝi trejnitis fare de la aktorino Magda Lena.

En la 21.11.1939 ŝi edziniĝis al Kurt Preis. Post la milito ŝi ne plu taksis tiun tempon tre feliĉa pro la ĉiama minaco de morto pro la milito. Ĝis 1944 ŝi studis skulptadon ĉe la Akademio pri artoj en Munkeno. En marto 1945 ŝi naskis Ursula, duonan jaron poste la edzo revenis el la milito.

Poste ŝi ekverkis novelojn, fabelojn kaj radidramojn kaj iĝis parolantino ĉe Bayerischer Rundfunk por la radidrama kaj la porinfana sekcioj. En 1955 ŝi ricevis la radidraman premion de la menciita bavaria radistaciaro.

Kiam je la komenco de la 1960-aj jaroj la ĉeradistaciaj responsuloj petis ŝin krei novan serion, ŝi elpensis la naivan kaj treete ribeleman koboldeton Pumuckl; la nomo eble estis de lia edzo, kiu laŭdire estis nominta ŝin iam en dum vitra promenado karese tiamaniere. Pumuckl ekhantis en marto 1962 kaj kiam libroserio surmerkatiĝis en 1965 la eldonokvanto estis jam ĉe 300.000 ekzempleroj. Hobie ŝi ankaŭ ŝatis pentri kaj foti.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Plurfoje Kaut estis premiita:

  • Münchener Kindl (1938)
  • Bundesverdienstkreuz 1. Klasse
  • Bayerischer Verdienstorden
  • Stadtmedaille "München leuchtet"
  • Schwabinger Kulturpreis
  • Ernst-Hoferichter-Preis
  • "Pro Meritis Scientiae et Litterarum"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]