Elmer Gedeon
Elmer Gedeon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-a de aprilo 1917 en Cleveland, Ohio, Usono |
Morto | 20-a de aprilo 1944 en Saint-Pol, Francujo |
Mortokialo | mortis en batalo |
Tombo | Arlingtona nacia tombejo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Miĉigano |
Okupo | |
Okupo | basbalisto • atleto • usonpiedpilkisto • militisto |
Elmer John GEDEON (naskiĝis la 15-an de aprilo 1917 en Cleveland, Ohio, Usono; mortis la 20-an de aprilo 1944 ĉe Saint-Pol, Francujo) estis basbalisto, kiu mortis dum milita agado en la Dua Mondmilito. Li flugis dum pluraj misioj kiel oficiro de la usona aerarmeo antaŭ sia lasta fatala misio.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Elmer Gedeon naskiĝis en Cleveland, Ohio, kaj estis elstara atleto ĉe la tiea West High School, kiun li vizitis kiel ano de la klaso 1935.[1][2] Li havis bonajn rezultojn ĉe usona piedpilkado, basbalo kaj atletiko. Dum glitkurado en Brookside Park, Cleveland, la glacio cedis kaj la kuzo de de Elmer subakviĝis ĝiskole. La kuzo poste memoris: "Elmer glitis surventre sur la glacio kaj eltiris min."[3] La onklo de Gedeon, Joe Gedeon, estis basbalisto ĉe la grandaj basballigoj kaj kompromitiĝis en la skandalo de la Black Sox.[4]
La familinomo de Gedeon estis kutima en Cleveland, ĉar multaj homoj devenis de Sudetio, kie ĝi disvastiĝis.[5]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Heaton, Chuck (1991-11-18). Modell Says Browns Will Return To Top. The Plain Dealer. Newsbank. Alirita 2008-12-23.
- ↑ Dirck, Joe (1998-09-24). Missing Plaque A Part of History. The Plain Dealer. Newsbank. Alirita 2008-12-23.
- ↑ Rubin, Neal. "U-M athlete's selflessness predated sacrifices in WWII", The Detroit News, 2005-05-29. Kontrolita 2007-12-02. | bot=DASHBot}}
- ↑ Swaine, Rick. Joe Gedeon. The Society for American Baseball Research (SABR) & The Respective Authors. Alirita 2007-12-07.
- ↑ Frei, Terry (1999-05-30). Remember Gedeon each Memorial Day Big leaguers died in WWII. The Denver Post. Newsbank. Alirita 2008-12-23.