Eloy Alfaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eloy Alfaro

Eloy Alfaro Delgado (naskiĝinta je la 25-a de junio, 1842 en Montecristi, Ekvadoro; mortinta je la 28-a de januaro, 1912 en Kito) estis prezidento de Ekvadoro de 1895 ĝis 1901 kaj de 1906 ĝis 1911. Li ankaŭ estis la partiestro de la Ekvadora Liberala Revolucio.

Dum lia registaro okazis multnombraj moderniĝoj, inter kiuj la konstruado de fervojo inter Guajakilo kaj Kito, la moderniĝon de la ekvadora armeo, kaj la disiĝo inter la povos de la ŝtato kaj la katolika Eklezio. Estis leĝigita la civila edziĝo kaj la divorco, firmigita la esprimlibero, ampleksigita la publika edukado.

Li estis murdita en 1912. Lia korpo estis kripligita, trenita laŭstrate kaj fine bruligita en la t.n. "Hoguera Bárbara" (Barbara Brulado) en la Parko "El Ejido" de Kito.

Postmorte[redakti | redakti fonton]

Oficiale portas la nomon Eloy Alfarto, urbo kaj kantono Durán ĉe Guayaquil kaj kantono en la provinco Esmeraldas. Ankaŭ la Universidad Laica Eloy Alfaro de Manabí en Manta kaj la de li fondita supera militistlernejo Escuela Superior Militar Eloy Alfaro en Quito portas lian nomon. Aldone al multnombraj stratoj kaj placoj en Ekvadoro, portas ekde aŭgusto 2006 ankaŭ placo en Novjorko (Jackson Heights, Queens) lian nomon.

En 1991 la ekvadora mararmeo aĉetis la britan fregaton HMS Penelope kaj alinomis ĝin Presidente Eloy Alfaro.

La 26-an de septembro 2003 Eloy Alfaro estis nomumita nacia heroo de Ekvadoro fare de dekreto de la tiama vicprezidento Alfredo Palacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]