Elsa Joubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elsa Joubert
Persona informo
Naskonomo Elsabé Antoinette Murray Joubert
Naskiĝo 19-an de oktobro 1922 (1922-10-19)
en Paarl
Morto 14-an de junio 2020 (2020-06-14) (97-jaraĝa)
en Kaburbo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per COVID-19 vd
Lingvoj afrikansa vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater Universitato de KaburboUniversitato de Stellenbosch vd
Profesio
Okupo verkisto • aktivisto de civilaj rajtoj vd
Laborkampo literaturo • politika aktivismo vd
Verkado
Verkoj The Long Journey of Poppie Nongena vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elsa JOUBERT (naskita kiel Elsabé Antoinette Murray Joubert; n. la 19-an de oktobro 1922 en Paarl, Okcidenta Kablando, m. la 14-an de junio 2020 en Kaapstad[1]) estis sudafrika afrikanslingva ĵurnalistino kaj verkistino de romanoj, noveloj, teatraĵoj kaj vojaĝrakontoj, interalie pri afrikaj landoj[2]. Ŝi akiris famon per sia romano Die swerfjare van Poppie Nongena (1978), en kiu ŝi rakontas la historion de nigrulino kaj ŝia familio, kiu pro la leĝoj de la apartisma sistemo devis konduki nomadan ekziston dum la tuta vivo. La romano estis tradukita en 14 lingvojn[3] kaj en 2020 aperis filmo surbaze de ĝi, titolita Poppie Nongena[4][5]. Ŝia lasta vojaĝrakonto estis Gordel van Smarag en kiu ŝi raportas pri sia vojaĝo tra Indonezio. En 2017 aperis Spertyd, libro pri la maljuniĝado.

Elsa Joubert estas konsiderata en la sudafrika literaturo kiel unu el la plej gravaj aŭtoroj de sia tempo. Ŝi estis proksime implikita en la fondo de la Afrika Verkista Asocio kaj poste ankaŭ kiel ĝia prezidanto. Ŝi gajnis multajn literaturajn premiojn.

Homaj Rajtoj[redakti | redakti fonton]

Elsa Joubert apartenis al la grupo de sudafrikaj verkistoj, kiuj kontraŭis la apartisman sistemon ('"Apartheid") kaj kiuj ĉiam provis denunci kaj plibonigi la situacion de nigraj verkistoj. Joubert precipe kontraŭis la fakton, ke tiom multaj libroj de nigraj verkistoj estis malpermesitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Eloff, Herman. "Iconic SA author Elsa Joubert, 97, dies of Covid-19". Arts.
  2. (en) Cowell, Alan, "Those We’ve Lost. Elsa Joubert, 97, Dies; Afrikaans Writer Explored Black Reality", The New York Times, la 26-an de junio 2020.
  3. (en) Emmanuel Kwaku Akyeampong kaj Henry Louis Gates, Dictionary of African Biography, Oxford, Oxford University Press, la 1-an de januaro 2012, 2720 p. (ISBN 978-0-19-538207-5, rete legebla [arĥivo]), p. 225.
  4. (en) Elsa Joubert, South African History Online, la 17-an de februaro 2011
  5. (en) Official trailer: Poppie Nongena