Elsa Nyberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elsa Nyberg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1896 (1896-01-01)
Morto 1-an de januaro 1985 (1985-01-01) (89-jaraĝa)
vdr

Elsa NYBERG estis sveda instruisto kaj esperantisto, naskiĝita en 1896. En 1934 ŝi lernis Esperanton. Ŝi vojaĝis tra Germanio, Francio, Israelo kaj Hispanio por studi lernejajn sistemojn. Ŝia poemo "La kruda leĝo" eniris la libron Esperanta Antologio preparita de William Auld, 1958.

LA KRUDA LEĜO
Ĉiu revkastelo
falos nur ruine.
Fremda man' ĉe ruboj
skrapos krude fine.
Ĉio kara via
fine vin forlasos,
estos iu revo,
kiu lasta pasos.
Kion plej vi kredis,
vin en trompon ĵetos;
nur ĉe via ĉerko
ĉiuj ombroj cedos.

Tio ĉi eble estas la 17.000-a artikolo de Vikipedio (specifa nombrado ofte malfacilas).