Elsa Triolet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Elsa Triolet
Elsa-triolet-1925.jpg
Persona informo
Elsa Triolet
Naskonomo Элла Юрьевна Каган
Naskiĝo 12-an de septembro 1896 (1896-09-12)
en Moskvo
Morto 16-an de junio 1970 (1970-06-16) (73-jara)
en Saint-Arnoult-en-Yvelines
Mortis pro korinfarkto [#]
Tombo Moulin de Villeneuve [#]
Lingvoj franca rusa [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioFrancio [#]
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato [#]
Subskribo Elsa Triolet
Familio
Gefratoj Lilja Brik [#]
Edz(in)o Louis Aragon [#]
Profesio
Alia nomo Laurent Daniel • Èlʹza Ûrʹevna Triole [#]
Okupo verkistoscenaristo • membro de Franca rezistado • poeto • verkisto [#]
Aktiva dum 1925– [#]
Verkado
Verkoj Le premier accroc coûte 200 francs [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Elsa Jurjevna TRIOLET (naskiĝinta je la 12-a de septembro (aŭ 24-a de septembro), 1896 - mortinta je la 16-a de junio, 1970) estis franca verkistino, la unua virino kiu ricevis la "Prix Goncourt", la plej prestiĝan premion pri franca literaturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

edzino de Louis Aragon, kaj fratino de Lilja Brik. Naskiĝinta Elsa Kagan (ruse: Эльза Каган) en juda familio de advokato kaj muzika instruistino en Moskvo, ambaŭ fratinoj ricevis bonegan edukadon kaj povis fluparoli la germanan kaj la francan kaj ludi la pianon. Elsa diplomiĝis el Moskva Instituto de Arkitekturo.

Elsa ĝuis poezion kaj en 1915 amikiĝis kun futurista poeto kaj grafika artisto Vladimir Majakovskij. Kiam ŝi invitis lin al sia hejmo, la poeto freneze enamiĝis kun ŝia pli maljuna fratino Lilja, kies edzo estis Osip Brik. En 1918, ĉe la komenco de la Rusia enlanda milito, Elsa edziĝis kun kavaleria oficisto André Triolet kaj elmigris al Francio, sed dum multaj jaroj en ŝiaj leteroj al Lilja Elsa, ŝi konfesis esti korrompita. Ŝi estis la unua persono kiu tradukis la poezion de Majakovskij (kaj ankaŭ aliajn volumojn de ruslingva poezio) en la francan. Pli malfrue, ŝi eksedziniĝis kun Triolet.

Dum sia vizito al Tahitio dum la fruaj jaroj de 1920, Elsa sendis leterojn al sia amiko Viktor Ŝklovskij, kiu poste montris ilin al Maksim Gorkij. Gorkij proponis, ke la verkistino pripensu literaturan karieron. La libro de 1925 En Tahitio (verkita en la rusa), inspiriĝis el tiuj leteroj. En 1928 Elsa renkontis la francan verkiston Louis Aragon. Ili geedziĝis kaj restis unu kun la alia dum kvardek-du jaroj. Ŝi konvinkis je Aragon aliĝi al la Franca Komunista partio.

Triolet kaj Aragon partoprenis en franca rezistado-movado kontraŭ faŝismo. En 1945, ŝi ricevis la "Prix Goncourt", la unuan fojon, kiam virino ricevis tiun plej prestiĝan premion pri franca literaturo. Ŝi mortis je la aĝo de sepdek-tri en Saint-Arnoult-en-Yvelines, Francio, pro koratako.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Ŝia fruaj ruslingvaj verkoj reflektas ŝiaj spertoj de la vagan vivon, kiun ŝi travivis kiel emigranto, priskribante la vivon de virino, kiu suferas de soleco malgraŭ esti edziĝinta kaj ĉirkaŭita de socio.

Sub la influo de la Dua Mondmilito ŝi verkis la libron "L'Inspecteur des ruines" (1948), kaj poste, sub la influo de la atomminaco de la Malvarma Milito - la libron "Le Cheval roux".

En sia romano Le Monument (1957) ŝi kritikas stalinismon. La maniero kiel la biografio de Vladimir Majakovskij estis distordita en Sovetunio igis ŝin verki la romanon "Neniam" (1965) kaj la romanon "Aŭskultu kaj Vidu" (1968).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • На Таити (En Tahitio, verkita en la rusa, 1925)
  • Земляничка (Sovaĝa Frago, en la rusa, 1926)
  • Защитный цвет (Kamuflaĵo, en la rusa, 1928)
  • Bonsoir Thérèse, (1938 - ŝia unua libro verkita en la franca)
  • Maïakovski (1939) translation by N. Semoniff (en la rusa – published by Т/О "НЕФОРМАТ" Издат-во Accent Graphics Communications, Montreal, 2012)
  • Mille regrets (1942)
  • Le cheval blanc (La Blanka Ĉevalo, 1943)
  • Les Amants d'Avignon. (La Amantoj de Avignon, publikigita pseŭdonime kiel Laurent Daniel por Éditions de Minuit, 1943)
  • Qui est cet étranger qui n'est pas d'ici ? ou le mythe de la Baronne Mélanie (Kiu Estas Ĉi tiu Fremdulo Kiu Ne Estas de Ĉi tie? aŭ, La Mito de Baronino Melanie) (1944)
  • Le Premier accroc coûte deux cents francs (Monpuno de 200 frankoj, 1945, Prix Goncourt 1944)
  • Personne ne m'aime (Neniu Amas Min, 1946)
  • Les Fantômes armés (La armitaj Fantomoj, 1946)
  • L'Inspecteur des ruines (La Inspektoro de Ruinoj, 1948)
  • Le Premier Accroc coûte 200 francs (Monpuno de 200 Frankoj, 1945)
  • Le Cheval roux ou les intentions humaines (La Ruĝa Ĉevalo, aŭ Humanaj Intencioj) (1953)
  • L'Histoire d'Anton Tchekov (La Vivo de Anton Chekov) (1954)
  • Le Rendez-vous des étrangers (1956)
  • Le Monument (1957)
  • Roses à crédit (1959),
  • Luna-Park (1960)
  • Les Manigances (1961)
  • L'Âme (1962)
  • Le Grand jamais (La Granda Neniam) (1965)
  • Écoutez-voir (Aŭskultu kaj Vidu) (1968)
  • La Mise en mots (1969)
  • Le Rossignol se tait à l'aube (1970)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]