Else Lasker-Schüler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Else Lasker-Schüler en 1875

Else LASKER-SCHÜLER (naskiĝinta en la 11-a de februaro 1869 en Elberfeld, mortinta la 22-an de januaro 1945 en Jerusalem) estis germana verkistino. Ŝia memstara verkaro influis la literaturan Ekspresionismon. Al ties rondoj berlinaj ŝi apartenis intertempe. Poste ŝi mem emancipiĝis de tio. Ŝian lirikaĵaron karakterizas forta emocieco, kiu pli kaj pli iĝas religia-mitoza. Inter ŝiaj konatoj nombriĝas i.a. Gottfried Benn, Alfred Döblin, George Grosz, Franz Marc, Franz Werfel, Oskar Kokoschka kaj Karl Kraus.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filino de la grandrabeno de Elberfeld ŝi havis vivon ofte ŝanĝiĝantan. Post interrompo de la lerneja kariero kaj privata instruado ŝi transmigris en 1894 kun la unua edzo Berthold Lasker Berlinon kie ŝi estis parto de la Bohemio. Amikiĝon kun Peter Hille peris kontakton al la artista rondo de Neue Gemeinschaft. Okazis divorco en 1903 kaj ŝi edziniĝis al la eldonisto de la gazeto Sturm, Herwarth Walden, ĉe kiu ŝi restis dum 9 jaroj.

Ŝia unua poemvolumo, kie senteblas jam eskapa kaj sonĝa etosoj, kun la titolo Styx aperis en 1902, la unua prozaĵlibro Der siebente Tag en 1905. Unu jaron poste surmerkatigitis Peter-Hille-Buch. En 1909 ŝi eldonigis 'Die Wupper, sian unuan dramon. En 1910 ŝi kreis por si la memdifinon "Prinz von Theben / Princo de Tebo", atestilo pri ŝia ŝato fuĝi literature en la regionon orientalan/fabelan. Kulmino de ŝia verkista agado estis la apokalipsa-ekstazaj skribahoj Hebräische Balladen (1913). Tiutempe estiĝis ankaŭ la leterromano Mein Herz. Ein Liebesroman mit Bildern und wirklich lebenden Menschen (1912) kiel ankaŭ Der Malik (1919; tie temas pri la Unua mondmilito).

Premio kaj graveco[redakti | redakti fonton]

En 1932 ŝi rivecis la Premion Kleist. Post la potencakiro de la nazioj ŝi forlasis pro la juda deveno sian patrujon. Ŝi fuĝis en Svislandon: ŝia kristana-juda repaciĝdramo Arthur Aronymus ne plu povis esti surscenigita germanlande. Vojaĝo al Palestino pritraktatas en la libro Das Hebräerland de 1934. En 1937 ŝi elmigris al Jerusalem kie ŝi pli kaj pli malriciĝis. Du jarojn antaŭ la morto aperis la melankolia poemantologio Mein blaues Klavier (1943), pledo pasia pri toleremo kaj humaneco.

La Else-Lasker-Schüler-Societo en Wuppertal okupiĝas pri ĉiuj aspektoj de la verkaro de tiu interesa aŭtorino.

Fons[redakti | redakti fonton]

"Lasker-Schüler, Else", apud: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]