Elsie Naumburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elsie Naumburg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1880 (1880-07-07)
en Nov-Jorko
Morto 25-an de novembro 1953 (1953-11-25) (73-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Munkena universitatoUniversitato de Frankfurto vd
Familio
Edz(in)o Walter Wehle Naumburg vd
Profesio
Okupo ornitologo • zoologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elsie Margaret Binger Naumburg (7a Julio, 1880 – 25a Novembro, 1953) estis usona ornitologo.

Naumburg naskiĝis en Novjorko. Ŝi studis ĉe la Sachs Institute de la Universitato Goethe de Frankfurto kaj ĉe la Universitato de Munkeno, kaj studis kun Carl Edward Hellmayr dum kelkaj jaroj. Reveninte al Usono ŝi aliĝis al la stabanaro de la Birda Departemento de la American Museum of Natural History, kun Frank Chapman. Ŝi specialiĝis en birdoj de Sudameriko.

Plej grava verko de Naumburg estis pri la birdoj de Matto Grosso, baze sur kolektoj fare de George Kruck Cherrie dum la ekspedicio de Theodore Roosevelt al Brazilo. Ŝi poste dungis Emil Kaempfer por kolekti birdojn en sudorienta Brazilo.

Naumburg edziniĝis al Victor Reichenberger en 1908, kaj kelkaj el ŝiaj publikaĵoj aperis laŭ tiu nomo. Reichenberger mortiĝis en 1913, kaj ŝi edziniĝis al Walter W. Naumburg en 1923.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "The birds of Matto Grosso, Brazil. A report on the birds secured by the Roosevelt-Rondon expedition" New York (1930).
  • "Gazetteer and Maps Showing Collecting Stations Visited by Emil Kaempfer in Eastern Brazil and Paraguay" Bulletin of the American Museum of Natural History, Volume 68, Art. 6, pp. 449–469 (1935).
  • "Studies of Birds from Eastern Brazil and Paraguay, Based on a Collection Made by Emil Kaempfer" Bulletin of the American Museum of Natural History, Volume 74, Art. 3: 139–205 (1937).
  • "Studies of Birds from Eastern Brazil and Paraguay, Based on a Collection Made by Emil Kaempfer (Concluding part of the study of the Formicariidae)" Bulletin of the American Museum of Natural History, Volume 76, Art. 6: 231–276 (1939).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]