Eltena kapacito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eltena kapacitosubporta forto en biologio estas la maksimuma loĝantaro de la specio kiun la medio povas daŭrigi senfine, konsiderinte la manĝaĵon, habitaton, akvon kaj aliajn necesaĵojn havebla en la medio. En populacia biologio, subporta forto estas difinita kiel la maksimuma ŝarĝo de la medio,[1] kio estas diferenca de la koncepto de populacia ekvilibro.

Por la homa populacio, pli kompleksaj variabloj kiel ekzemple salubrigo, kloakigo kaj medicina prizorgo foje estas konsideritaj parto de la necesa establado. Ĉar loĝdenso pliiĝas, naskindico ofte malpliiĝas kaj mortindico tipe kreskas. La diferenco inter la naskindico kaj la mortindico estas la "natura pliiĝo". La eltena kapacito povus apogi pozitivan naturan pliiĝon, aŭ povus postuli negativan naturan pliiĝon. Tiel, la eltena forto estas la nombro da individuoj kiujn medio povas apogi sen signifaj negativaj efikoj al la antaŭfiksita organismo kaj ĝia medio. Sub subporta forto, populacioj tipe pliiĝas, dum supre, ili tipe malpliiĝas. Faktoro kiu konservas loĝantaron ĉe ekvilibro estas konata kiel reguliga faktoro. Loĝantaraj malkreskoj super subporta forto pro vico da faktoroj dependas de la specio koncerna, sed povas inkludi nesufiĉan spacon, manĝaĵprovizon, aŭ sunlumon. La subporta forto de medio povas varii por malsamaj specioj kaj povas ŝanĝiĝi dum tempo pro gamo da faktoroj, inkluzive de: manĝhavebleco, akvoprovizado, medicirkonstancoj kaj habitato.

La originoj de la esprimoj eltena kapacitosubporta forto estas necertaj kaj esploristoj diverse deklarantas ke ĝi estis uzita "en la kunteksto de internacia ŝipoŝarĝo"[2] aŭ ke ĝi unue estis uzita dum laboratoriaj eksperimentoj de la 19-a jarcento pri mikroorganismoj.[3] Lastatempa revizio trovas la unuan uzon de la esprimo en raporto (1845) de la US Secretary of State (Usona ministro por eksteraj aferoj) al la Senato.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hui, C. (2006) Carrying capacity, population equilibrium, and envrionment's maximal load. Ecological Modelling, 192, 317–320. http://dx.doi.org/10.1016/j.ecolmodel.2005.07.001
  2. 2,0 2,1 (2008) “The Genesis, History, and Limits of Carrying Capacity”, Annals of the Association of American Geographers 98, p. 120–134. 
  3. Zimmerer, K.S., "Human Geography and the "New Ecology": The Prospect of Promise and Integration", Annals of the Assoc. of American Geo., 84(1), 108–125, (1994)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Gausset Q., M. Whyte and T. Birch-Thomsen (eds.) (2005) Beyond territory and scarcity: Exploring conflicts over natural resource management. Uppsala: Nordic Africa Institute
  • Tiffen, M, Mortimore, M, Gichuki, F. (1994) More people, less erosion: Environmental recovery in Kenya. London: Longman.
  • Shelby, Bo and Thomas A. Heberlein (1986) "Carrying capacity in recreation settings." Corvallis, OR: Oregon State University Press.
  • Karl S. Zimmer (1994) Human geography and the “new ecology”: the prospect and promise of integration. Annals of the Association of American Geographers 84, p. XXX.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]