Emánuel Moór

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emánuel Moór
Emánuel Moór
Emánuel Moór
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1863 (1863-02-19)
en Kecskemét
Morto 20-an de oktobro 1931 (1931-10-20) (68-jaraĝa)
en Chardonne
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Hungario
Okupo
Okupo pianistokomponistoPiankonstruistoinventisto
vdr

Emánuel Moór [mOr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Moór Emánuel estis hungara pianisto, komponisto, inventisto.

Emánuel Moór [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1863 en Kecskemét, li mortis la 20-an de oktobro 1931 en Chardonne VD (Svislando).

Memportreto de Emánuel Moór
Inventita piano de Emánuel Moór

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emánuel Moór devenis el juda-germana familio. Li frue lernis muzikon en la familio, poste li studis en Budapeŝto kaj Vieno. Liaj plej gravaj instruistoj estis Robert Volkmann kaj Anton Bruckner. En la aĝo de 18 li estis instruisto de piano en konservatorio de Szeged. Inter 1885 kaj 1897 li turneis unue en Usono, poste en Eŭropo. Li amiko estis Pablo Casals. Pro la 1-a mondmilito li translokiĝis al Svislando kaj ne plu li donis koncertojn. Li havis edzinon.

Lia inventita piano[redakti | redakti fonton]

Li inventis novan pianon Duplex-Coupler Grand PianofortePleyel-Moór-piano. Ĝi havas du klavarojn iom super unu la alian kun 2 pedaloj. La supra klavaro sonas en la pli alta oktavo. Ili helpas salti, atingi la oktavojn, krome faras novajn efektojn. La instrumento estis prezentita en 1928 kune kun sia brita edzino en Budapeŝto. Maurice Ravel diris, ke piano de Moór produktis tiujn sonojn, kiujn li vere celis en kelkaj el liaj verkoj.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • operoj: Die Pompadour, Andreas Hofer, Hochzeitsglocken
  • simfonioj, konĉertoj, rekviemoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]