Emanuelo Filiberto de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emanuelo-Filiberto

Emanuelo Filiberto de Savojo, kromnomita "Fera Kapo" (france : Emmanuel-Philibert de Savoie dit tête de fer kaj itale : Emanuele Filiberto di Savoia detto Testa di Ferro), naskiĝis en Chambéry (Ŝamberio) la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj je la 8-a de julio 1528 kaj mortis en Torino la nova ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj je la 30-a de aŭgusto 1580.

Li estis la filo de la 9-a duko de Savojo Karlo la 3-a (1486-1553) kaj de lia edzino Beatrico de Portugalio (1504-1538), kiu estis la filino de la reĝo de Portugalio Manuelo la 1-a (1469-1521) kaj de lia edzino Maria de Aragono (1482-1517). Unue oni destinis lin al eklezia kariero, sed post la frua morto de siaj ok gefratoj li rezignis tion. Kiam mortis sia patro en 1553, li fariĝis la 10-a duko de Savojo sed heredis nur la graflandon de Nico, ĉar Savojo kaj Piemonto estis okupataj de la francoj.

Tiu malgranda kaj maldika viro aspektis malfortika sed estis nelacigebla kaj montriĝis bonega militestro kaj organizanto. Li servis al la Sankta Romia Imperiestro Karlo la 5-a dum la milito kontraŭ la Ŝmalkalda Ligo en 1547, elstariĝis dum la sieĝo de Metz en 1552. En 1553 li fariĝis la ĉefkomandanto de la imperiaj trupoj en Nederlando kaj venkis dum la bataloj de Saint-Quentin en 1557 kaj de Gravelines en 1558 je la nomo de Filipo la 2-a. Per la traktato de Cateau-Cambrésis en 1559, li rekuperis sian duklandon escepte kelkajn fortikaĵojn, kiujn okupis la francaj trupoj.

Li edziĝis en Parizo je la 10-a de julio 1559 kun Margareto de Francio (1523-1574), kiu estis la filino de la reĝo de Francio Francisko la 1-a (1494-1547) kaj de lia edzino Klaŭdo de Francio (1499-1524), kaj ankaŭ la fratino de la franca reĝo Henriko la 2-a (1519-1559). Ŝi naskis al li unusolan filon, Karlo-Emanuelo (1562-1630, estonta 11-a duko de Savojo) sed liaj amorantinoj naskis al li almenaŭ ses nelegitimajn gefilojn.

Li poste zorgis pri la reorganizo kaj modernigo de siaj ŝtatoj laŭ efika monarkio oficistara. En 1563 li translokigis sian ĉefurbon de Ŝamberio al Torino, kiu estis malpli facile atakebla de la francoj. Li donis al tiuj du urboj Senaton kaj Kontoĉambron. Li vane imagis unusolan imposton sur la salo proporcie al la riĉeco de ĉiu, kaj nacian armeon de rekrutoj. Post senefika persekutado de la protestantoj li konsentis en 1563 "Editon de Tolero" al la "herezaj" vaŭdanoj de Piemonto, por ke ili povu libere kulti. En 1572 li restarigis la Ordenon de Sankta Maŭrico kaj unuigis lin kun la Ordeno de Sankta Lazaro.

Kvankam li prudente zorgis ne inciti siajn najbarojn, li konstruigis grandajn fortikaĵojn en Torino, Montmélian aŭ Ĝenevo. Li ankaŭ obtenis, ke la franca reĝo Henriko la 3-a redonu la urbojn de Pignerol kaj de Savigliano en 1574, ke la hispanoj redonu tiujn de Santa kaj de Asti en 1575, kaj ke oni transdonu al li la princlandon de Oneille.

Li estis tre pia kaj ema al artoj kaj al literaturo. En Torino, li fondis la universitaton de Mondovi kaj protektis en sia kortego herezajn pensulojn (kiel Giordano Bruno), artistojn kaj verkistojn (kiel Le Tasse, Joachim du Bellay, Claude Buttet, Nicole Denisot).

Kiam li mortis en 1580, lia unusola filo Karlo Emanuelo la 1-a heredis la Domestrecon de Savojo. Li estas entombigita en la kapelo de la "Mortotuko", kiun li alportis de Ŝamberio al Torino.

 

Savoja Blazono en 1563


Antaŭe:Duko de SavojoPoste:
Karlo la 3-a1553-1580
Karlo Emanuelo la 1-a

Eksteraj Ligiloj

greke Arkivejoj de Savojo en la franca lingvo greke Genealogio de la savoja dinastio