Emausa monaĥejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emaus-Monaĥejo)
Emausa monaĥejo
Emauzský klášter
abatejomonaĥejo • religia komunumo
Estiĝo 1347
Lando Ĉeĥio vd
Situo Nova Urbo
Situanta sur Vyšehradská • Pod Slovany
Situo
Geografia situo 50° 4′ 20″ N, 14° 25′ 3″ O (mapo)50.07222222222214.4175Koordinatoj: 50° 4′ 20″ N, 14° 25′ 3″ O (mapo)
Emausa monaĥejo (Prago)
Emausa monaĥejo (Prago)
DEC
Emausa monaĥejo
Emausa monaĥejo
Situo de Emausa monaĥejo
Map
Emausa monaĥejo
Retejo https://opatstvi-emauzy.cz/
vdr
Emaus-monaĥejo

Emausa monaĥejo nomata ankaŭ monaĥejo Na Slovanech aŭ nur Emauzy, estas iama monaĥejo en Prago, Ĉeĥio. Fondis ĝin Karolo la 4-a en la jaro 1347 kun permeso de la papo por slavaj Benediktanoj. Finkonstruita en 1372. Estas notinde, ke ĉi tie estiĝis en la jaro 1395 la glagolskriba parto de t. n. Reims-a Evangelio, je kiu ĝis la franca revolucio ĵuris la francaj reĝoj. En la 15-a jarcento posedis la monaĥejon la husanoj, kiuj fondis tie 1448 la ununuran utrakvistan monaĥejon. La alikonstruoj devenas de la 17-a, 18-a kaj 19-a jarcentoj. En la ambito oni trovas vidindajn gotikajn freskojn de post la jaro 1360. Tiu ĉi valorega memorindaĵo el la epoko de Karolo la 4-a estis grave damaĝita per bombatako je la 14-a de februaro 1945. Tuj post fino de la dua mondmilito oni komencis ĝin rekonstrui. La modernaj turoj frapas la okulojn de malproksime kaj vekas diskutojn, ĉu taŭgas tia kombino de malnova kaj nova arkitekturoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.