Brunrubanda emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emberiza aureola)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunrubanda emberizo
Brunrubanda emberizo
Brunrubanda emberizo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. aureola
Emberiza aureola
(Pallas, 1773)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunrubanda emberizo, Emberiza aureola, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de masklo kun ovoj ĉe nesto
Emberiza aureola - MHNT

Tiu birdo estas simila laŭ grando al la Kanemberizo, sed pli longbeka. La reprodukta masklo havas brilflavajn subajn partojn kun nigra flanka strieco, brunajn suprajn partojn, nigran vizaĝon (kie kontrastas la fortika hela beko) kaj brunan strion inter flavaj duonkolumo kaj brusto (de kie venas la nomoj de la specio), kaj rozkoloran al helgrizan suban makzelon. En la brunaj flugiloj videblas blanka flugilstrio el ŝultroj kaj dua iom pli svaga pli sube.

La ino havas tre striecan grizbrunan dorson, kaj malpli intense flavajn subajn partojn. Ŝi havas helan vizaĝon kun malhelbruna krono, okulstrio kaj vango kaj blankecaj superokula strio kaj gorĝareo. Videblas ankaŭ la blankaj markoj en ŝultroj sed multe pli svagaj. Junulo estas simila, sed la fona koloro de la subaj partoj kaj vizaĝo estas sablokolora.

La alvoko estas distinga zik, kaj la kanto estas klara tru-tru, tri-tri.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Brunrubanda emberizo reproduktiĝas en malfermaj arbustaroj, ofte ĉe akvo, kaj ĝi estas tre komuna en Siberio. La ino demetas 4-6 ovojn en nesto surgrunda. Ties manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado, kaj for de la reprodukta sezono semoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en nordorienta Eŭropo kaj tra norda Azio. Ĝi estas migranta specio, kiu vintrumas en sudorienta Azio, Barato kaj suda Ĉinio. Ĝi estas rara sed regula vaganto en okcidenta Eŭropo.

Ĝi estis iam klasita kiel Preskaŭ Minacata specio fare de la IUCN.[1] Sed nova priserĉado montris, ke ĝi estas pli rara ol supozite. Sekve ĝi estis listita al Vundebla statuso en 2008.[2]

En 2015 oni disvastigis studon de gazeto "Conservation Biology" laŭ kiu tiu specio, estinte unu el plej abundaj en Eŭrazio, malpliigis sian populacion je 90 % kaj sian teritorion en 5 000 km² ekde 1980. Ĉefa minaco estas la neelteneblaj ĉasindicoj ĉefe en Ĉinio, kie la specio estas konata kiel rizbirdo, ĉar ĝi estas same konsumita kiel rizo, kaj tiu konsumo pliiĝis pro la ekonomia kresko kaj prospero de tiu lando.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BLI (2004)
  2. BLI (2008)
  3. Citita en "Noticias", Aves y naturaleza, nº 18, Madrido, 2015, paĝo 32.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]