Embid de Ariza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Embid de Ariza
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50239
Demografio
Loĝantaro 31  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 1° 58′ U (mapo)41.3797103-1.9724838Koordinatoj: 41° 23′ N, 1° 58′ U (mapo) [+]
Alto 675 m [+]
Areo 41,264653 km² ( 412 6.4 653 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Embid de Ariza (Provinco Zaragozo)
Embid de Ariza (Provinco Zaragozo)
DEC
Embid de Ariza
Embid de Ariza
Situo de Embid de Ariza
Embid de Ariza (Hispanio)
Embid de Ariza (Hispanio)
DEC
Embid de Ariza
Embid de Ariza
Situo de Embid de Ariza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Embid de Ariza [+]
vdr

Embid de Ariza [emBID deaRIza] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Embid de Ariza estas municipa teritorio en nordokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas norde de Cetina.

La loĝloko Embid de Ariza mem estas je 123 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 764 msm en la Iberia Sistemo. Ĝi estas inter Cihuela norde (en la provinco Sorio) kaj Cetina sude. La urba kerno estas trapasata de nordo suden de la rivero Henar, konata ankaŭ kiel rivero Argadir. La loĝloko estas borde de la rivero inter altaj ŝtonminoj kie kunfluas rojo kiu venas el la areo de la Ermitejo de Santa Quiteria. Sude estas malgranda domaro konata kiel "Casa de la Vega" (Valdomo).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a. Pro landlimeco la loko inter la Regno Kastilio kaj la Regno Aragono akiris gravon kaj estis kastelo, kies restaĵoj ankoraŭas. La loĝloko disvolviĝis ĉirkaŭ preĝejo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en tiu tiom aparta Embid de Ariza kie oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 32 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, restaĵoj de la kastelo, ŝtonminejoj kie eblas montogrimpado kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]