Blazono de Mozambiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emblemo de Mozambiko)
Emblemo de Mozambiko

Emblemo de Mozambiko estas la oficiala simbolo de la Mozambika ŝtato. Ĝia priskribo estas fiksita en artikolo 194 de la mozambika Konstitucio, akceptita en 1990. L’emblemo prezentas oranĝan kampon, kiu finiĝas supre kiel dentrado. En la kampo situas monto ĉe maro, super kiu lumas la suno. La monton kovras blanka malferma libro; super ĉio estas kruciĝantaj sarkilo kaj AK-47. La komponaĵojn kadras sukerkanaj tigoj maldekstre kaj maizaj dekstre, envolvitaj per ruĝa rubando, kiu havas sube nomon de la ŝtato en portugala lingvo. Supre, inter la tigoj, situas ruĝa kvinpinta stelo.

Simbolismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ artikolo 194 de la Konstitucio, la tigoj signifas riĉon, la dentrado – laboristan klason kaj industrion, la libro – klerigon, la sarkilo – kamparanan klason kaj agrikulturon, AK por “defendon kaj atentemon”. La ruĝa stelo simbolas “spiriton de internacia solidareco de homoj de Mozambiko”, la ruĝa suno – kreon de nova vivo.

Historio de la emblemo[redakti | redakti fonton]

En 2005 la opozicia partio RENAMO metis demandon pri ŝanĝo de ŝtata simbolaro, inkluzive forigi AK-fusilon el la emblemo kaj la flago, dirante ke “la naciaj simboloj estis akceptitaj en alia historia kunteksto. Ni vivas en nova realo, kiun ni devas speguli”. Tamen, parlamenta plimulto rifuzis ĉi tiun proponon.