Emblemo de Pakistano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de Pakistano
La blazono de Pakistano
La blazono de Pakistano
Uzata ekde: 1954
vdr

La blazono aŭ pli formale ŝtata emblemo de Pakistano estis adoptita en 1954 kaj simboligas la pakistanan ideologian fundamenton, la bazon de ĝia ekonomio, ĝia kultura heredaĵo kaj ĝiaj gvidaj principoj. La kvar komponaĵoj de la emblemo estas lunarko kaj stelo kiel kresto super ŝildo, kiu estas ĉirkaŭita de girlando, sub kiu estas skribraĵo. La kresto kaj la verda koloro de la emblemo estas tradiciaj simboloj de Islamo. La kvaronigita ŝildo en la centro montras kotonon, tritikon, teon kaj juton, kiuj estis la ĉefaj kultivaĵoj de Pakistano en la epoko de sendependiĝo kaj simboligas la agrikulturan bazon de la ekonomio. La flora girlando, ĉirkaŭanta la ŝildon, konsistas el la nacia floro jasmeno, reprezentas la florajn dezajnojn kiuj uziĝis en la tradicia arto de la historia mogola Imperio kaj emfazas la kulturan heredaĵon de Pakistano. La teksta rubanto sub la ŝildo enhavas la ŝtatan devizon en la urdua, de dekstre maldekstren ایمان, اتحاد, نظم - latinliterigite Iman, Ittihad, Naẓm - tradukita kiel "kredo, unueco, disciplino".