Embrapa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Embrapa
ŝtata entrepreno vd
Dum 26-a de aprilo 1973 - nekonata/nuntempe
Ĉefestro(j) Luiz Carlos Pinheiro Machado • Alberto Duque Portugal • Silvio Crestana • Mauricio Antônio Lopes • José Irineu Cabral • Eliseu Roberto de Andrade Alves vd
Sidejo Braziljo
Lando Brazilo
filiaj kompanioj Embrapa Acre • Embrapa Agrobiology • Embrapa Agroenergy • Embrapa Food Agroindustry • Embrapa Tropical Agroindustry • Embrapa Western-Region Agriculture • Embrapa Agrosilvopastoral • Embrapa Cotton • Q96621039 • Embrapa Amapá • Embrapa Western Amazon • Embrapa Eastern Amazon • Embrapa Rice & Beans • Embrapa Coffee • Embrapa Goats & Sheep • Embrapa Cerrados • Embrapa Temperate Agriculture • Embrapa Cocais • Embrapa Forestry • Embrapa Beef Cattle • Embrapa Dairy Cattle • Embrapa Vegetables • Embrapa Agricultural Informatics • Embrapa Instrumentation • Embrapa Cassava & Fruits • Embrapa Environment • Embrapa Mid-North • Embrapa Maize & Sorghum • Embrapa Pantanal • Embrapa Southeastern Livestock • Embrapa Southern Livestock • Embrapa Fisheries & Aquaculture • Embrapa Genetic Resources & Biotechnology • Embrapa Rondônia • Embrapa Roraima • Embrapa Semi-Arid Region • Embrapa Soybean • Embrapa Soils • Embrapa Swine & Poultry • Embrapa Coastal Tablelands • Embrapa Territorial • Embrapa Wheat • Embrapa Grape & Wine vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Brazila Agrikultura Esplora Korporacio (Embrapa - portugale Empresa Brasileira de Pesquisa Agropecuária) estas ŝtata esplora kompanio ligita al la brazila Agrikultura Ministerio. Ekde ĝia komenco la 26-an de aprilo 1973,[1] ĝi estis dediĉita al disvolvado de teknologioj, scioj kaj tekniko-sciencaj informoj celantaj brazilan agrikulturon, inkluzive de bestobredado.[2]

Ĝia celo estas "disvolvi esplorajn, disvolvajn kaj novigajn solvojn por la daŭripovo de agrikulturo, por la avantaĝo de brazila socio".

La organiza strukturo de Embrapa konsistas el 46 centroj, kiuj povas esti dividitaj en Esploraj Unuoj aŭ Servaj Unuoj, kaj el 17 Centraj Unuoj, kiuj konsistas el la sidejo de la korporacio. Tiaj esplorcentroj estas distribuitaj tra la lando en preskaŭ ĉiuj brazilaj ŝtatoj. La korporacio nuntempe laborigas pli ol 9 790 homojn, el kiuj 2 444 estas esploristoj.

Embrapa estas parto de la Nacia Agrikultura Esplora Sistemo (SNPA - Sistema Nacional de Pesquisa Agropecuária), kiu ankaŭ konsistas el federaciaj kaj ŝtataj publikaj institucioj, universitatoj, privataj kompanioj kaj fondaĵoj, kiuj kunlaboras por fari esplorojn en diversaj geografiaj areoj kaj kampoj de sciaro.[3]

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Rilate internacian kunlaboron, Embrapa havas duflankajn interkonsentojn por teknika kunlaboro kun kelkaj landoj kaj institucioj, kaj plurflankajn interkonsentojn kun internaciaj organizaĵoj, precipe pri komunaj esploraj agadoj.[4]

Ĝi ankaŭ establis Labex (Laboratórios Virtuais no Exterior aŭ Virtuala Laboratorioj en fremdlandoj) por disvolvi esploradon kaj perspektivajn tendencojn en Usono, Francio, Unuiĝinta Reĝlando, Nederlando kaj Sud-Koreio. Estas oficejo en Ganao por disvastigi sciencajn kaj teknologiajn sciojn en afrikaj landoj, kun planoj por estontaj oficejoj en Panamo kaj Venezuelo celitaj al Latinameriko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. CABRAL, J.I. (2005). Sol da manhã: memória da Embrapa (PDF). Unesco. ISBN 85-7652-035-4.
  2. Brazilian scientists turning nation into an agro-power, The Washington Post, 16a de Oktobro, 2010
  3. J. I. CABRAL (2006). Livro Preto: sugestões para formação de um Sistema Nacional de Pesquisa Agropecuária. Embrapa Informação Tecnológica. p. 132. Livro Preto.
  4. M. Tourinho, H.H.Stagno (1992). Reflexoes sobre as possibilidades para a operacao da Embrapa como consultora. IICA-EMBRAPA. p. 3. GB.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]