Embrazuro (fortikaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aspekto de embrazuro uzata en diversaj burgoj kaj burgaroj
Ŝirma embrazuro ĉe ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj ŝirmanta la enirejon
pafbreĉo en krucformo (Corfe Castle)

Embrazuropafbreĉo estas aperturo de diversa formo kaj grando en muro de objekto, ŝipofortikaĵo antaŭ pafpozicio tiel, por ke estu ebligita gvidi pafadon tra ĝi al batalejon de la objekto, aŭ ŝirma pafado de la proksima ĉirkaŭaĵo de la objekto.

Embrazuro de pafbreĉo en la interno de Kastelo Windsor

Laŭ Francisko Azorín Embrazuro estas Muraperturo en fortikaĵo por pafi kaŝe de interne.[1] Kaj li indikas etimologion el franca en + braser (en bruli, ene lumi).[2]

Ĉe la embrazuroj estas klopodo krei ilin kiel eble plej malgrandajn, por ke estu la plej malgranda ebleco de trafo fare de malamika pafado. La ekstera flanko de embrazuro povas esti ankaŭ havigita per kelkvica dentigo, kiu plialtigis la ŝirmon per tio, ke ĝi forpuŝigis la falantajn malamikajn pafaĵojn. Plua maniero de la ŝirmo de pafontaro prireganta la armilon, estis la armilo mem, kiu plenigis parte aŭ tute la embrazuron. Sed tiu ĉi armilo devis havi ankaŭ specialan afuston.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 66.
  2. Azorín, samloke.

ReVo  embrazuro en ReVo