Emil Gyagyovszky
| Emil Gyagyovszky | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Djatsovszky Emil Milán |
| Naskiĝo | 7-an de januaro 1881 en Budapeŝto |
| Morto | 16-an de majo 1961 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-2-11 |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Memorigilo | |
| Okupo | |
| Okupo | ĵurnalisto tradukisto poeto fotisto |
Emil Gyagyovszky [djadjovski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyagyovszky Emil estis hungara poeto, tradukisto, ĵurnalisto, fotisto. Lia familia nomvarianto estis Djatsovszky.
Emil Gyagyovszky[1] naskiĝis la 7-an de januaro 1881 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de majo 1961 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Emil Gyagyovszky post bazlernejo akiris seruristan licencon, poste li estis ferlaboristo en uzinoj. En 1903 li aliĝis al la socialdemokratoj, inter 1904–1912 li estis ĵurnalisto ĉe Népszava, poste oficisto 2 jarojn. Li batalis dum la 1-a mondmilito, ankaŭ li estis militkaptito en Rusio, kie li lernis ruse. Inter 1918–1922 li denove estis oficisto, poste li estis forigita pro siaj socialismaj opinioj. Poste ĝis sia pensiuliĝo en 1945 li vivtenis sin el tradukado kaj porokazaj laboroj.
Lia debuta poemlibro aperis en 1906, ĉiam li estis proleta poeto. Li tradukis el la klasika rusa literaturo. Li multe fotis pri mizera vivo de laboristoj, same pri tio temis lia raportoj. Li ricevis 2 premiojn en 1958 kaj 1961.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az utca. (debuta poemaro, 1906)
- Ünnepet várok. (poemoj, 1912)
- A polyp. (teatraĵo, 1913)
- Proletárok verses könyve. (poemoj, 1918)
- Kékvérűek. (satira teatraĵo, 1924)
- Könny és verejték. (poemoj, 1927)
- Az utolsó út. (romano, 1937)
- Őszi termés. (poemoj, 1941)
- Dércsípte bimbók. (elektitaj poemoj, 1960)
- Én többet adtam. (elektitaj poemoj, 1981)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Maksim Gorkij: Gyónás. (romano, 1922; 2-a eldono: 1927 kaj 1929)
- Lev Tolstoj: Karenina Anna. (kuntradukisto, 1928)
- en:Mark Aldanov: A gondolkozó ördög. (romano, 1932)
- Samsonov, A.: Aszlanov, a Szovjetunió hőse. (romaneto, 1951)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (1971)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM100649;jsessionid=551A1AC4854DAF280BEF6FF420E58CF5 hungarlingva datenaro de muzeo

