Emil Hreblay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Hreblay
Emil Hreblay
Emil Hreblay
Persona informo
Naskonomo Hreblay Emil József Viktor
Naskiĝo la  19-an de aprilo 1878(nun 1878-04-19)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 24-an de februaro 1930
en Ĉeĥoslovakio Prešov (Ĉeĥoslovakio)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Emil Hreblay [hreblai], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hreblay Emil József Viktor estis hungara ministeria oficisto, agronomo, bredisto. Lia nobela antaŭnomo estis polonkai.

Emil Hreblay[1] naskiĝis la 19-an de aprilo 1878 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 24-an de februaro 1930 en Prešov (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).

Libro de Emil Hreblay
Libro de Emil Hreblay

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Hreblay akiris agronomian diplomon en ekonomia instituto en 1890 en sia naskiĝurbo. Post la diplomo li estis lernejestro en Budapeŝto 3 jarojn, poste li gvidis bienon en Csömör 2 jarojn. En 1896 li estis kooperestro en Eperjes, poste li havis postenon en Ministerio pri agrikulturo (Hungario). Li fondis agronomian instituton en Gödöllő en 1897 kaj li estis ankaŭ institutestro ĝis 1904. En 1898 li ricevis la rangon ĉefinspektoro, ekde la sama jaro li helpis fondojn de 50 agronomiaj kooperativoj en la lando. Ekde 1907 li estis inspektoro province. Lia ĉefa temo estis bredado de kortobirdoj, pli malofte aliaj branĉoj de la agrikulturo. Ekde 1930 li vivis en Prešov ĝismorte. Li ricevis reĝan premion en 1915. Lia edzino naskis 9 gefilojn inter 1896–1905.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Tanulmány a takarmányneműek mesterséges eltartásáról (1891)
  • A gazdasági baromfitenyésztésre vonatkozó általános tudnivalók (1900; 1901; 1904)
  • Tyúktenyésztés (1900; 1902; 1909, vidu la bildon!)
  • A baromfi hizlalása és a hízott baromfi értékesítése (premiita verko, 1900; 1906)
  • Pulykatenyésztés (1901; 1907, vidu la bildon!)
  • Lúd- és kacsatenyésztés (1901; 1909)
  • Baromfitenyésztés (manlibro, 1905)
  • A magyar erdélyi szarvasmarha standardja (kunaŭtoro, 1910)
  • A kecsketenyésztés és annak haszna (1919)
  • Házinyúltenyésztés (1928)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]