Emil Josán

El Vikipedio, la libera enciklopedio

JOSÁN Emil [pr. joŝa:n] estis rumanuja hungara reĝisoro, teatrestro naskiĝinta en ? en 1909 kaj mortinta en Temeŝvaro la 8-an de decembro 2001.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Josán estis en la dudekaj jaroj disĉiplo de Erwin Piscator kaj reveninte en Rumanujon li laboris en la Teatro Zaharia Bârsan de Bukareŝto, poste en la rumana Nacia Teatro de Kluĵo. En 1953 li estis unu el fondintoj de la sekcioj hungara kaj germana de la teatro Temeŝvaro. Ĝis 1970 li reĝisoris plurajn teatraĵojn en la hungara sekcio. Ekde 1998 li estas eterna ano de la teatro Temesvári Állami Csiky Gergely Színház de Temeŝvaro.

Fonto[redakti | redakti fonton]