Emil Lenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Lenz
Emil Lenz.jpg
Persona informo
Heinrich Friedrich Emil Lenz
Naskiĝo 12-an de februaro 1804 (1804-02-12)
en Tartu
Morto 29-an de januaro 1865 (1865-01-29) (60-jara)
en Romo
Mortis pro cerba sangado [#]
Lingvoj rusagermana [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio [#]
Alma mater Imperia universitato de Dorpat [#]
Familio
Patro Christian Heinrich Friedrich Lenz [#]
Gefratoj Robert Lenz [#]
Edz(in)o Q114903257 [#]
Infanoj Robert Lenz [#]
Profesio
Okupo fizikistoinĝenieroinventisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo fizikoelektrotekniko [#]
Aktiva en Sankt-PeterburgoHelsinkoTartu [#]
Verkado
Verkoj Leĝo de Lenz [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Heinrich Friedrich Emil LENZ en germana aŭ Emil Ĥristianoviĉ LENZ en rusa: Эмилий Христианович Ленц; 12a de februaro 1804 – 10a de februaro 1865), kutime citita kiel Emil Lenz,[1][2] estis rusa fizikisto. Li estas plej fama pro la formulado de la Leĝo de Lenz en elektrodinamiko en 1834.[3]

Lenz laboris en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, Rusio, ekzemple kiel Dekano de Matematiko kaj Fiziko el 1840 ĝis 1863 kaj kiel Rektoro el 1863 ĝis sia morto en 1865. Lenz instruis en la Petrischule en 1830 kaj 1831, kaj en la Miĥailovskaja Artileria Akademio.

Lenz ekstudis elektromagnetismon en 1831. Krom la Leĝo de Lenz tiel nomita siahonore, Lenz sendepende malkovris la Ĵulan leĝon en 1842; por honorigi siajn klopodojn por la problemo, ĝi ricevis ankaŭ la nomon "Leĝo de Joule–Lenz," tiel nomita pro James Prescott Joule. Lenz ankaŭ partoprenis en la disvolvigo de la teknologio de elektrolamenado, inventita de sia amiko kaj kolego Moritz von Jacobi.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. I. Grattan-Guinness (eld.), Companion Encyclopedia of the History and Philosophy of the Mathematical Sciences, Volume 2, Johns Hopkins University Press, 2003, p. 1213.
  2. Lezhneva, Olga (1970–1980). "Lenz, Emil Khristianovich (Heinrich Fridrich Emil)". Dictionary of Scientific Biography. 8. New York: Charles Scribner's Sons. pp. 187–189. ISBN 978-0-684-10114-9.
  3. Lenz, E. (1834), "Ueber die Bestimmung der Richtung der durch elektodynamische Vertheilung erregten galvanischen Ströme", Annalen der Physik und Chemie, 107 (31), pp. 483–494. Parta traduko de la artikolo estas disponebla en Magie, W. M. (1963), A Source Book in Physics, Harvard: Cambridge MA, pp. 511–513.