Emil Ludwig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Ludwig

Emil LUDWIG [emil ludviĥ], origine: Emil COHN (25-a de januaro 1881 — 17-a de septembro 1948) estis germana verkisto. Ekde 1932 li estis svisa civitano.

Li naskiĝis en Breslau (nuntempe: Vroclavo en Pollando), studis juron kaj historion kaj ekde 1906 li dediĉis sin plene al la verkado. En la jaro 1933 li – judo kaj konvinkita demokrato - distanciĝis de la nazia Germanio kaj fariĝis svisa civitano. Li mortis en Moscia apud Ascona en Svislando.

Lia verkaro konsistas antaŭ ĉio el psikologie profundaj biografioj, kiuj miksas realon kaj fikcion. Krome li verkis dramojn kaj romanojn.

Listo de verkoj

  • Napoleon (dramo, 1906; biografio, 1925)
  • Goethe (biografio, 1920)
  • Meeresstille und glückliche Fahrt (romano, 1921)
  • Genie und Charakter (biografioj, 1925)
  • Bismarck (biografio, 1926)
  • Cleopatra (biografio, 1931)
  • Geschenke des Lebens (memoroj, 1931)
  • Roosevelt (biografio, 1938)
  • Stalin (biografio, 1945)