Emil Némethy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Némethy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1867 (1867-02-17)
en Arad
Morto 6-an de novembro 1943 (1943-11-06) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • piloto
vdr

NÉMETHY Emil (pro. ne:meti) estis hungara inĝeniero pri mekaniko, unu el pioniroj de la hungara aviadafero, naskiĝinta en Arado la 17-an de februaro 1867 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de novembro 1943.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Némethy akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József. Li faris en 1900 aviadilon flugildraksisteman, sed li ne povis flugi per ĝi pro manko de konvena motoro. Liaj teoriaj konstatoj pri dinamika aviado antaŭiris lian tempon. Li uzis unue en la mondo ŝtaltubojn por konstrui aviadilojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Endgültige Lösung des Flugproblems (Leipzig, 1903);
  • Gesammelte Aufsätze (Arad, 1911).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.